Saltu al enhavo

Frantz Friderich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frantz Friderich
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1520 (1520-01-01)
en Orienta Germanio
Morto 1-an de januaro 1584 (1584-01-01) (64-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Odro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuprogravuristo medalisto ksilografiisto oraĵisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Odro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frantz FRIDERICH (ankaŭ Franz Friedrich; naskiĝinta ĉ. 1520 en Orienta Germanujo, mortinta en 1584 en Frankfurto ĉe Odro) estis germana medalisto kaj gravuristo tiel ligna kiel kupra.[1]

Laboris Friderich kiel grafikisto en la ateliera rondo de Lucas Cranach la Maljuna kaj Lucas Cranach la Juna en Wittenberg. Post la venko de la trupoj de imperiestro Karlo apud Mühlberg, Friderich fuĝis en la universitaturbon Frankfurto. Verŝajne antaŭe li estis ellerninta ĉe Hans Schenck la arton krei belajn medalojn. Frankfurte li tuj trovis dungiĝon. Tio lin konatigis ĉe la brandenburgia kortego kaj inter altlernejanoj ĝenerale.

Pro la alta kvalito de siaj produktoj li vokiĝis al la kortegoj de Krakovo, Kenigsbergo, Gottorf, Brunsvigo-Luneburgo, Szczecin, Meklenburgo, Anhaltio-Dessau kaj Stolberg. Ankaŭ nesekularaj regantoj interesiĝis pri li, ekz. eklezianoj en Majenco kaj Halberstadt. De li konserviĝis multaj gapmoneroj, lignogravuraĵoj kaj kuprogravuraĵoj portretigaj. Lia graveco ja rompis la regionan sferon.

Paralele li laboris por la oficinoj de la presisto Johann Eichorn. Por li Friderich elfaris tipe malfrurenesancajn libro-ilustraĵojn. Ekzemplo tre menciinda estas liaj verkoj por Frau Musica (1573), en kiuj senteblas bonege majstreco superanta tiun de la samtempuloj. Estante al la sojlo de baroko li liveris vizaĝportretojn vere impresajn. Tamen ili neniam perdis iajn modestecon kaj aŭtentikecon. Signaturo lia estis FF; li presiĝ-pretigis krome multajn blazonojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Heinrich Grimm: Der Medailleur, Holzschneider und Kupferstecher Frantz Friderich. Ein ostdeutscher Buchgraphiker des 16. Jahrhunderts", ĉe: Gutenberg-Jahrbuch, 1956, p. 205–215