Franz Brümmer
| Franz Brümmer | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 17-an de novembro 1836 en Wusterhausen | |
| Morto | 30-an de januaro 1923 (86-jaraĝa) en Munkeno | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Reĝlando Prusio | |
| Profesio | ||
| Okupo | pedagogo literaturhistoriisto leksikografo biografo orgenisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Karl Wilhelm Franz BRÜMMER (naskiĝinta la 17-an de novembro 1836 en Wusterhausen, mortinta la 30-an de januaro 1923 en Munkeno) estis germana instruisto kaj literaturhistoriisto. Li edziĝis en 1861 kun la vidvino Auguste Winterfeldt, de kiu li havis tri filojn, krom sian antaŭan filinon de sia unua geedzeco.
Brümmer frekventis en Köpenick porinstruistan seminarion kaj ekpraktikis en 1856 en la distrikto Potsdam. De 1863 li troviĝis en Nauen kie li ankaŭ plenumis la rolon de kirka orgenisto. Li havis la ideon krei utilan kaj aktualan literaturhistorion, ĝuste ankaŭ pri novaj literaturistoj. Gravis dum la verkado ŝpari personajn komentojn pri la kvalito de la traktataj personoj.
Kiam atentis lian agadon la eldonejo de Philipp Reclam en 1882, la altvalora verko ekĝuis disvastiĝon kaj ĝeneralan ŝatiĝon. Kvazaŭ samtempe aperis Kürschners Deutscher Literatur-Kalender: ambaŭ verkoj iĝis nepraj havotaĵoj de privataj kaj malprivataj bibliotekoj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Kunze, Walter: "Brümmer, Franz" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p.

