Franz Josef Jung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Franz Josef Jung en 2014

Franz Josef JUNG estas germana politikisto. Li naskiĝis la 5-an de marto 1949(nun 1949-03-05) en Eltville, do nun estas 70-jara. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis ministro pri defendo en la registaro de Germanio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro dum la unua monato estis ministro pri laboro en la registaro de 2009 ĝis 2013. Tamen jam la 30-an de novembro 2009 li deklaris sian demision el la registaro pro kritikoj pri la informa politiko rilate al elaera atako proksime de Kunduz en Afganio septembre 2009: tiam germanaj armeaj aviadiloj bombe atakis du benzintransportajn kamionojn ŝtelitajn de talibanoj, detruis la kamionojn sed mortigis ankaŭ pli ol 50 nur hazarde trafitajn civitanojn. Lian postenon kiel ministro pri laboro kaj socialaj aferoj, kiun li plenumis nur monaton, transprenis Ursula von der Leyen, kaj ŝian antaŭan postenon de ministrino pri familio, maljunularo, virinaro kaj junularo transprenis la tiumomente nur 32-jara Kristina Schröder.

Franz Josef Jung reprezentas la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.