Saltu al enhavo

Franz Kandolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Kandolf
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1886 (1886-11-06)
en Munkeno
Morto 19-an de junio 1949 (1949-06-19) (62-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Franz KANDOLF (naskiĝinta la 6-an de novembro 1886 en Munkeno, mortinta la 19-an de junio 1949) estis germana romkatolika pastro kaj kunlaboranto de la eldonejo Karl-May-Verlag.

Estante filo de helpa ŝnurfaristo li trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe la humanisma gimnazio de Freising. Tie li ekstudis en 1906/07 teologion. Certe jam en 1907 li havis la unuan kontakton kun Karl May, sendante bondezirojn naskiĝtagajn. Ilin respondis May. De 1907/08 Kandolf plustudis ĉe la Munkena universitato kaj en 1911 li havis sian ordinacion. En 1913 li kapelanis ĉe la Kirko Sankta Johano la Baptisto en Haidhausen, kie li restis ĝismorte. Superulo de li, monsinjoro Widmann, plendis pri ofta malfruo de Kandolf pro nekredebla roman-legemo: Ist von einer fast krankhaften Lesewut befallen. Bis Mitternacht sitzt er über Romanen, verschläft darum häufig, zu spät zu kommen ist seine Gewohnheit.[1] En 1918 estis la unua kontakto kun la eldonisto Euchar Albrecht Schmid kaj en 1921 aperis la unuaj fakeseoj de Kandolf pri May en la Karl-May-jarlibrokaj (samjare) liaj unuaj prilaboroj de verkoj de May. Por la knabina rondo de sia paroĥo li verkis du krimaĵojn kaj teatran version de la mondfama romano Quo vadis?.

Kandolf entreprenis plurajn longajn vojaĝojn por vidi la lokojn de la intrigoj de en la libroj de Karl May, al Hispanujo, Usono, la Balkana duoninsulo kaj Norda Afriko. Lia tombo estas sur la Eosta tombejo de Munkeno. Li estis baptopatro de la filoj de Schmid, Roland kaj Lothar.

Laborado poreldoneja

[redakti | redakti fonton]

Kun Euchar Albrecht Schmid, la tiama posedanto de ĺa eldonejo Karl-May-Verlag, Kandolf faris parte profundajn prilaboradojn ĉe la May-aĵoj por taŭgigi ilin al la tiutempa lego-modo. Ili, kiuj en pli malfruaj eldonoj parte estis ree forigitaj, fare de legantoj kaj literaturhistoriistoj malŝatatas estante kontraŭ la intencoj de May. Ege tiklaj estas ŝanĝoj favoraj al katolikismo aŭ (ĝis 1945) rasismo respektive troigita naciemo. Sed ŝajne ĝuste tiaj ŝanĝoj kaj aliaranĝoj bone legeblaj helpis la kreskon de la nombro de la legantoj.

Tio validas eĉ pri tuta romano, kiun Kandolf memverkinte aldonas en 1923 al la tekstaro de May: In Mekka (hodiaŭ n-ro 50 de la serio Gesammelte Werke), la kontinuigo de la aŭtentika May-libro Am Jenseits. Am Jenseits estis, kiel la du unuaj volumoj de la vojaĝrakonto Im Reiche des silbernen Löwen, la ununura romano kun ofta intrigorompo. Ĝi do ankaŭ takseblas kvazaŭ nefinita romano.

La plano nerealigita de Kandolf estis fini la de May en 1896 anoncitan, sed neniam publikigitan verkon Marah Durimeh.[2]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Volker Krischel: Franz Kandolfs Roman „In Mekka“. Eine erste Annäherung (=Sonderheft der Karl-May-Gesellschaft, 39), 1983 (teksto skanita)
  • Ludwig Stimpfle: Franz Kandolf - May-Leser, May-Forscher, May-Bearbeiter. Persönliche und biografische Annäherungen an einen Münchner Priester (=Sonderheft der Karl-May-Gesellschaft, 170), 2022

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Stimpfle (2022), p. 36-37
  2. eldono fragmenta