Franz Karl Conradi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Franz Karl CONRADI (naskiĝinta la 2-an de februaro 1701 en Reichenbach im Vogtland, mortinta la 17-an de julio 1748 en Helmstedt) estis germana juristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post gimnazifrekventado en Zwickau li ekstudis en 1720 en Lepsiko filozofion kaj jursciencojn. Post bakalaŭriĝo (1722) li habilitiĝis kiel privata docento la sekvintan jaron kaj doktoriĝis pluse pri juraĵoj en Erfurto en 1725. En 1728 li iĝis eksterordinara profesoro en Wittenberg, en 1730 ordinara en Helmstedt.

En 1743 li nomumitis kortega konsiliisto de la duklando Braunschweig-Lüneburg kaj - post la morto de Johann Wilhelm von Göbel - profesoro ĉefa ĉe la Altlernejo de Helmstedt.

Verkoj kaj graveco[redakti | redakti fonton]

En multaj ĉefe akademiaj skribitaĵoj li ege antaŭenpuŝis la konojn pri Romia juro. Al tio apartenas aparte liaj Parerga en kvar volumoj (1735-39; noveldono sub alia titolo kaj antaŭparolo en 1740). Liajn Scripta minora komencis kolekti Ludwig Pernice.

La germanan juron Conradi ankaŭ komentis koncerne feŭda juro kiel ankaŭ per anonimaj Grundsätze der Teutschen Rechte in Sprüchwörtern, 1745 (nova eldono en 1759 far lia disĉiplo Eisenhart; tio estas unika verko - lernolibro jura per proverboj!) Conradi ankaŭ eldonis diversaĵojn de aliaj jurscienculoj, kiel ekzemple de Georg Beyer, Brissonius, Bynckershoek, Jacobus Gothofredus.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]