Franz Loidl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Loidl
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1905 (1905-03-16)
en Ebensee
Morto 26-an de julio 1987 (1987-07-26) (82-jaraĝa)
en Payerbach
Religio katolika eklezioKatolika Latina Eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo teologo • verkistohistoriisto • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz LOIDL (naskiĝinta la 16-an de marto 1905 en Ebensee/ Distrikto Gmunden, mortinta la 26-an de julio 1987 en Payerbach) estis aŭstra romkatolika pastro, historiisto eklezia/regiona/kultura kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post sacerdota ordinacio en la 1931-a jaro li habilitiĝis en 1941 kaj estis ĝis 1945 kapelano de la viena paroĥo Sankta Aŭgusteno kiel ankaŭ kazerna kaj lazareta animzorganto de la defendodistrikto XVII. Tiufunkcie li akompanis multajn mortepunotojn je ekzekutiĝo donante la lastajn konsolojn al ili.

Je militofino li troviĝis je Ebensee kaj eniris serĉante internigitajn sacerdotojn en la 8.5.1945 unue la liberigitan koncentrejon. La sekvajn du semajnojn li kvazaŭ ĉiutage estis tie. Al li oni ŝuldas impresajn bildojn de la internigejo ĵus liberigita de nazia teroro.

Sian habilitiĝlaboraĵon li skribis en 1946 ĉe la Universitato de Vieno pri eklezia historio kaj patrologio. Post vokiĝo je eksterorda profesoreco ĉe la teologian fakultaton vienan li transprenis por la daŭro de inter 1953 kaj 1975 la katedrestron pri eklezihistorio kaj patrologio en Vieno.

Inter 1958 kaj 1965 li ankaŭ gvidis la vienan diocezarkivon. Li estis honorite per la titolo de papa domprelato. Ekde la fondiĝo de DÖW, dokumentadcentro de rezistado en Aŭstrujo, li sidis en la estrarano. Je tio li sendube trudiĝis pro la personaj impresoj okaze de la koncentrejvizitoj post majo 1945.

En 1980 li ricevis la Karl-von-Vogelsang-premion.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Geschichte des Erzbistums Wien (1983)
  • Menschen im Barock. Abraham a Santa Clara über das religiös sittliche Leben in Österreich in der Zeit von 1670–1710 (1938)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]