Franz Ludwig Güssefeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Ludwig Güssefeld
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1744 (1744-12-06)
en Osterburg
Morto 17-an de junio 1807 (1807-06-17) (62-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo kartografo
vdr
karto pri Afriko, 1797

Franz Ludwig GÜSSEFELD (naskiĝinta la 5-an de decembro 1744 en Osterburg, mortinta la 17-an de junio 1808 en Vajmaro) estis germana kartografo. Lia patro estis notaro kaj politikisto; en 1700 li nuptis Johanna Christiana Brunquell (kun kvar duoninfanoj).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Güssefeld montris jam dum knabaj jaroj talentegon kaj interesiĝon pri mapoj kaj geografio. Li iĝis disĉiplo de la kenigsberga ĉefkonstruisto Hahn. Sub ties gvidado (kune kun J.J. Petri) li laboris geodezie kaj sekigade ĉe la malsekejoj de la rivero Noteć. Pro nedungiĝo ĉe la inĝenieraj taĉmentoj de la armeo de Prusujo li preferis deĵori por la duko de Saksio-Vajmaro. Ĉi tie Güssefeld iĝis forsta konsilisto.

Karto pri la Provinco Brandenburgio kiun Güssefeld estis farinta en 1773 - laŭ pli fruaj notoj kaj esploroj - atentigis Anton Friedrich Büsching kiu tuj ekpretis liveri ade al li geografiajn novaĵojn. La menciita karto publikigis ĉe la eldonejo Homanns Erben. La kunlaboro de Güssefeld ekgravis por eldonejo kiu riskis bankroti. Post la pribrandenburgia aĵo (laŭ Sydow la unua rimarkinda maparo el Prusujo) sekvis la sekvintajn jarojn pli ol cento da kartoj. Ĉiuj brilegis ekzaktece: ili ankaŭ observis ĉiujn aktualajn ŝanĝojn, astronomiajn kaj matematikajn datenojn kaj korektan ortografion.

Pro tio Güssefeld apartenis inter la plej gravaj kaj diligentaj kartografoj siatempe en Germanlingvio. Ekde 1808 li laboris por Landes-Industrie Comptoir und Geographisches Institut de Friedrich Justin Bertuch en Vajmaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Seifert, Traudl, "Güssefeld, Franz" ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 289 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]