Franz Morawetz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franz Xaver Edmund MORAWETZ, ankaŭ Rev. Kaĉano <Franc Moravec> (naskiĝis en 1900 - mortis la 31-an de decembro 1986 en Germanio) estis sekretario de Budhana Ligo Esperantista (BLE). (2)

En la 1960aj kaj komence de la 1970aj jaroj li vivis en Danlando kaj estis kiel ankaŭ estas menciita sube 'multjara brila gvidanto de la Perfektiga Studrondo ĉe La Internaciaj Feriaj Esperanto-Kursoj en Helsingør kaj Vejle' (3)

Baledmajstro en Prago. – Multjara brila gvidanto de la Perfektiga Studrondo ĉe La Internaciaj Feriaj Esperanto-Kursoj en Helsingør kaj Vejle. Li grave kontribuis per artikoloj en la revuo Bulteno Gepatra. (1)

En 1980 li loĝis en Flensburg en norda Germanio, proksime al la dana landlimo, sed origine li estis sudetgermano, do etna germano el Bohemio (li naskiĝis en la tiama aŭstra-hungara imperio, kiam ne ankoraŭ ekzistis Ĉeĥoslovakio). Lia gepatra lingvo estis la germana, sed kredeble li konis ankaŭ la ĉeĥan (lia edzino estis ĉeĥa, kaj ili uzis Esperanton inter si). (2)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La internacia lingvo kiel familia lingvo (1959)
  • Letero malofta plenluna (BLE, 1977-1983)
  • Kial ni vivas? (BLE, 1979)
  • Kio estas feliĉo? (BLE, 1979)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Jacobsen, Werner : Budho kaj la Moderna Homo (La Flavaj Kajeroj de BLE, 1972)
  • Zimmerman, Friedrich : Bikŝuo Subhadro, Budhisma Katekismo (BLE, 1971)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • (1) Informo de Katalin Kováts
  • (2) Gunnar Gällmo
  • Trovanto de la viena muzeo (verkoj kaj tradukoj)
  • (3) Informo de Roland Rotsaert