Franz Rehrl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Rehrl
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1890 (1890-12-04)
en Salcburgo
Morto 23-an de januaro 1947 (1947-01-23) (56-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Monumento por Rehrl en Salzburg sur Max-Reinhardt-placo

Franz REHRL (naskiĝinta la 4-an de decembro 1890 en Salcburgo, mortinta samloke la 23-an de januaro 1947) estis aŭstra politikisto. Lia frato estis Josef Rehrl kiu ministroprezidantis mallonge post la Dua Mondmilito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de ĉarpentisto de la Arkiabatejo Sankta Petro li studis inter 1910-14 jursciencon en la Universitato de Vieno. Li doktoriĝis en 1915 kaj iĝis oficisto salcburgia en 1915. En 1918 li nombriĝis jam inter la gvidantaj personoj de CSI, la kristana-sociala partio en Salcburgio. Li iĝis konsilano kaj en 1919 vicministroprezidento. La ministroprezidenteco sekvis en 1922. Jam antaŭe li partoprenis la prilaboron de la landa konstitucio estinte montrinta ke li estis kaj potencemo kaj cedemo persono taŭgega por intertraktoj. Ankaŭ kiel ministroprezidento li volis paciĝon kun politikaj malamikoj. Li sukcese faris fruktodonan laborkondiĉaron demokratian inter ĉiuj partioj.

Eĉ post 1934, la enkondukojaro de Aŭstrofaŝismo, Rehrl engaĝiĝis por malliberiĝintaj socialdemokratoj. Fantazieme kaj kreive li realigis multajn ideojn por plibonigi la situacion ekonomian de Salcburgio; li ekz. instigis la konstruon de hidroelektraj centraloj (Bärenwerk apud Fusch, Tauernkraftwerk), konstruigis la montajn stratojn Gaisbergstraße kaj Großglocknerhochalpenstraße kaj sekurigis la okazigon de la Festivalo de Salcburgo. Ankaŭ la konstruo de la unua festivalejo estis farita pro la instigo de Rehrl. Tre frue li vidis la forton kaj la gravecon de turismo por la regiono kaj serĉis apogi ĝin per subteno de infrastrukturprogramoj. La grandajn financajn malfacilaĵojn li superis per sia inteligenta kaj lerta prunteprentaktiko - ne malofte ankaŭ kontraŭ rezisto fare de sampartianoj. En 1927 kaj 1932 Rehrl reelektitis landestro. En 1938, post Anschluss, li demisiigitis fare de la nazioj kaj arestitis plurfoje. Post la Dua Mondmilito li revenis, malsaniĝinte pro prizona fitraktado.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La graveco de Rehrl, kiu senteblis ankaŭ ekster la landlimoj de Salcburgio, estis lia tiutempe netipa konsentemo kaj sukcesa ekonomia politiko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Brettenthaler: Salzburg Synchronik, Verlag Alfred Winter, Salzburg 2005, ISBN 3-85380-055-6
  • Wolfgang Huber (eld.): Franz Rehrl. Landeshauptmann in Salzburg 1922–1938, SN-Verlag, Salzburg 1975