Franz Rieger (orgenkonstruisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Rieger
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1812 (1812-12-13)
en Sosnová
Morto 29-an de januaro 1885 (1885-01-29) (72-jaraĝa)
en Krnov
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Infanoj Otto Rieger • Gustav Rieger
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr

Franz Rieger (* 13-an de oktobro 1812 en Zossen; † 29-an de januaro 1885 en Krnov) estis orgenkonstruisto kaj la fondinto de la orgenkonstrua firmao Franz Rieger & Söhne, Jägerndorf.

En 1844 li starigis en Jägerndorf (Krnov) orgenkonstruan metiejon. En 1872 liaj filoj Otto Anton Rieger kaj Gustav Rieger transprenis la florantan firmaon. Sukcesegon alportis la internacia ekspozicio de 1878 en Parizo, kiu mondfamigis la Rieger-orgenojn, rezultigante komisiojn el multaj landoj. Sekve de la Dekretoj de Beneš en 1945 la ĉeĥoslovakia respubliko konfiskis la orgenkonstruan firmaon Rieger en Krnov kaj unuigis ĝin kun la dua orgenkonstrua firmao de la urbo, la firmao Hermann Kloss, al ŝtata firmao Rieger-Kloss, kiu en 1994 estis privatigita.
Jam en 1946 la posedintoj kaj kunlaborantoj novfondis la entreprenon en Schwarzach, Aŭstrio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]