Saltu al enhavo

Franz Rosenzweig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Rosenzweig
Persona informo
Franz Rosenzweig
Naskiĝo 25-an de decembro 1886 (1886-12-25)
en Kaselo
Morto 10-an de decembro 1929 (1929-12-10) (42-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Amiotrofa lateralsklerozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Neuer Jüdischer Friedhof (Eckenheimer Landstraße) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Georg Rosenzweig (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Adele Alsberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Rafael Rosenzweig (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Ella Rosenzweig (en) Traduki (pranepino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
tradukisto de Biblio
historiisto
tradukisto
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Star of Redemption vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memorplakedo por Franz Rosenzweig sur lia loĝejo en Frankfurto
Tomboŝtono de Rosenzweig

Franz Louis August ROSENZWEIG /ˈroʊzən.zwaɪɡ/ [ˌfʁant͡s ˈʁoːzn̩ˌt͡svaɪ̯k] (n. la 25-an de decembro 1886 en Kaselo; m. la 10-an de decembro 1929 en Frankfurto ĉe Majno) estis germana filozofo, historiisto kaj tradukisto, specialiĝanta pri juda filozofio. Li estas konata pro sia esplorado pri G.W.F. Hegel, sia verko La Stelo de Elsaviĝo, kaj sia kunlaboro kun Martin Buber. [1] La religia filozofio, kiun li disvolvis en diskutoj kun kristanaj pensuloj, estas rimarkinda ekzemplo de sukcesa interreligia dialogo. Kunlabore kun Martin Buber, li tradukis la Tanaĥon en la germanan. En 1919, li fondis la Liberan Judan Seminarion en Frankfurto ĉe Majno. Li havis grandan influon sur la intelektularon de la germana judaro.

Franz Rosenzweig eniris la historion de la 20-a-jarcenta filozofio kiel pensulo, kiu kreis sistemigitan doktrinon de dialogika "nova pensado", kiu estas principe malsama ol la "malnova", klasika, ĉar ĝi ne estas pensado direktita al abstrakta, senmova kaj eterna "universala", sed vorta pensado en la tempo.

Li naskiĝis en ĉefe asimilitan judan familion en Kaselo, kiu nur marĝene observis judajn tradiciojn. Lia edukado estis plejparte sekulara, kaj li studis historion kaj filozofion ĉe la universitatoj de Göttingen, Munkeno kaj Freiburg.

Dum li verkis sian doktoran disertaĵon pri la germana filozofo Georg Wilhelm Friedrich Hegel, Rosenzweig reagis kontraŭ la idealismon de Hegel, preferante ekzistadisman aliron.

Rosenzweig konsideris konvertiĝon al kristanismo dum kelka tempo, influite de familianoj kaj amikoj, kiuj faris la samon, sed ekde 1913 li komencis okupiĝi pri juda filozofio.  Liaj leteroj al lia amiko Eugen Rosenstock-Huessy, kiu mem konvertiĝis de judismo al kristanismo, estas publikigitaj kiel Judismo Malgraŭ Kristanismo. Rosenzweig poste fariĝis studento de Hermann Cohen.

La ĉefa verko de Rosenzweig, Stern der Erlösung (La Stelo de Saviĝo), provas portreti la rilaton inter Dio, la homaro kaj la mondo. Li kritikas okcidentan filozofion, precipe tiun de Hegel, pro etikaj kialoj.

Rosenzweig ankaŭ kunlaboris kun Martin Buber, alia juda pensulo, pri polemika nova traduko de la Malnova Testamento el la hebrea en la germanan. [2]

Li ankaŭ fondis tion, kio fariĝis konata kiel la Lehrhaus (Libera Juda Studdomo), institucio kie judoj povis remalkovri kaj studi sian judan heredaĵon. La Lehrhaus edukis multajn eminentajn judajn intelektulojn ĝis la nazioj fermis ĝin.

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Post lia morto, lia vidvino Edith kaj filo Rafael fuĝis el Germanio al Palestino en 1939. La biblioteko de Rosenzweig kun ĉirkaŭ 3 000 volumoj devis sekvi lin, sed la kargoŝipo estis deturnita al Tunizo dum la Dua Mondmilito. Ĝi nun estas en la Nacia Biblioteko de Tunizio, Dâr Al-Kutub Al-Wataniya. [3]

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Hegel und der Staat, 1920
  • Bildung und kein Ende, 1920
  • Der Stern der Erlösung, 1921
  • Das Büchlein vom gesunden und kranken Menschenverstand 1922
  • Sechzig Hymnen und Gedichte des Jehuda Halevi, 1924
  • Die fünf Bücher der Weisung, 1925
  • Zweistromland, 1926
  • Briefe eines Nichtzionisten an einen Antizionisten, 1929

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nahum N. Glatzer, Franz Rosenzweig: His Life and Thought (New York: Schocken Books, 1961, 2nd edn.), pp. 174–6.
  2. (2015) “Exile in the Land of the Bible: Martin Buber and the Completion of the Verdeutschung in Jerusalem”, Ḥidushim Be-ḥeḳer Toldot Yehude Germanyah (he) 17, p. 83–109. 
  3. (2021) “A Diaspora of Books - Franz Rosenzweig's Library in Tunis”, Jewish Culture and History 22 (2), p. 140–53. doi:10.1080/1462169X.2021.1916706. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]