Franz Wüllner (komponisto)
Franz Wüllner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1832 en Münster |
Morto | 7-an de septembro 1902 (70-jaraĝa) en Braunfels |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Familio | |
Infano | Ludwig Wüllner (en) |
Okupo | |
Okupo | dirigento muzikinstruisto pianisto komponisto universitata instruisto |
Franz Wüllner (* 28-an de januaro 1832 en Monastero; † 7-an de septembro 1902 en Braunfels) estis germana komponisto, dirigento kaj profesoro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lia patro estis la samnoma filologo kaj instruisto Franz Wüllner. Dum sia infaneco en Duseldorfo li ricevis violon- kaj pianosecionojn jam junaĝe. Unu el liaj instruistoj en tiu tempo estis Anton Felix Schindler, kiu stampe influis lin.
Dum la tempo de 1850 ĝis 1854 Wüllner entreprenis vastajn koncertvojaĝojn kiel pianisto samtempe kun la studoj en Kolonjo, Bruselo, Berlino kaj Lepsiko. Ĉefa enhavo de liaj prezentadoj estis la pianosonatoj Ludwig van Beethoven. Dum tia okazo li renkontiĝis kun Johannes Brahms, kun kiu li estos amike ligita dumvive. Gravajn instigojn Wüllner dankis ankaŭ al la kontakto kun Joseph Joachim, Ignaz Moscheles, Otto Jahn, Ferdinand David kaj Moritz Hauptmann.
Post unua dungiteco kiel muziklerneja instruisto en Munkeno Wüllner translokiĝis en la jaro 1858 kiel urba muzikdirektoro al teatro en Akeno kaj direktis tie ĝis 1865 la Simfoniorkestron je Akeno. Poste li reriris al Munkeno, por transpreni la estradon de la Reĝa Voĉkanta Kapelo. Laŭ ordono de Ludoviko la 2-a kaj kontraŭ la volo de Richard Wagner Wüllner direktis en 1869/70 la unuajn prezentadojn de la operoj Das Rheingold kaj Die Walküre ĉe Nacia Teatro je Munkeo kaj sekve estis nomumata unua kapelmajstro.
Ekde 1874 ĝis 1892 Wüllner estis kune kun Josef Rheinberger inspektoro de la Reĝa Bavara Muziklernejo, kie li instalis ĥor- kaj orkestroklasojn. Lia muzikpedagogia kolekto de ĥorverkoj diversepokaj „Chorübungen der Münchener Musikschule“ efikis ĝis vaste en la 20-an jarcenton.
Ekde 1877 li laboris en Dresdeno kiel profesoro, estro de la konservatorio kaj kortega kapelmajstro. Malhelpate je sia sia laboro per intrigoj li translokiĝis al Berlino. Tie li direktis la filharmoniajn koncertojn kaj estis – kiel jam antaŭ li Meyerbeer, Lortzing kaj aliaj renomaj muzikistoj – ĥorkantisto en la Sing-Akademie. En 1884 li iris al Kolonjo, kie li respondecis la ŝanĝon de la Gürzenich-Orkestro en urban orkestron kaj decide stampis la muzikvivon de la sekvontaj du jardekoj. Inter 1864 kaj 1898 Wüllner estis sep fojojn respondeca estro de la festivalo Niederrheinisches Musikfest en Akeno, Duseldorfo kaj Kolonjo.
Kiel komponisto Franz Wüllner kreis piano- kaj ĉambromuzikaĵojn same kiel multajn kantverkojn. Li validas kiel reprezentanto de la germana altromantismo kaj kiel patrono de multaj junaj komponistoj, ekzemple de Richard Strauss. Strauss dediĉis al Wüllner 1884 muzikigon de la poemo Wandrers Sturmlied de Goethe por ĥoro kaj orkestro.
Franz Wüllner estis patro de la kantisto, aktoro recitisto Ludwig Wüllner (1858–1938).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Instrumentaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Variationen über ein altdeutsches Volkslied op.24 (1862) por piano je kvar manoj
- Violonsonato e-minora op.30 (1871)
- Variationen über ein Thema von Franz Schubert op.39 por violonĉelo kaj piano (1875)
Ĥorverkoj
[redakti | redakti fonton]- Miserere op.26 por duobloĥoro kaj soloiistoj nurvoĉa (1870)
- Messe Nr.2 op.29 por 4-voĉa miksita ĥoro (1874)
- Stabat Mater op.45 por 8-voĉa miksita ĥoro (1886)
- Abendgesang op.52 por 6-voĉa miksita ĥoro aŭ 6-voĉa virĥoro (1892)
Sonregistraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Violonsonato e-minora op. 30 (Suyoen Kim, violono, Tobias Bredohl, piano); Variationen über ein altdeutsches Volkslied op. 24 (Alina Kabanova und Tobias Bredohl, Klavier); Variationen über ein Thema von Franz Schubert op. 39 (Konstantin Manaev, violonĉelo, Ekatherina Titova, piano). Dohr DCD020 (Köln 2003)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Kämper, Dietrich: Franz Wüllner. Leben, Wirken und kompositorisches Schaffen. Diss. Köln 1963. 170 S., OBr. Enth. ein Werkverzeichnis auf Seiten 142-159 und ein Literaturverzeichnis auf Seiten 160-166.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eintrag und Werkeverzeichnis zu Franz Wüllner (Komponist) auf Klassika - die deutschsprachigen Klassikseiten