Franz Xaver Dressler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Xaver Dressler
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1897 (1897-11-30)
en Ústí nad Labem
Morto 30-an de novembro 1980 (1980-11-30) (83-jaraĝa)
en Regensburg
Okupo
Okupo muzikistokomponistoorgenisto
vdr

Franz Xaver DRESSLER (naskiĝinta en 1898 en Ústí nad Labem, Aŭstrio-Hungario, mortinta en 1981 en Regensburg, Germania) estis komponisto, orgenisto kaj dirigento transilvana.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dressler studis eklezimuzikon en Lepsiko. Inter liaj lernigintoj estis eĉ Max Reger kaj Karl Straube (orgeno): Straube proponis lin rekomendante kiel novan kantoron kaj kantiston en la Luterana katedralo de Sibio kaj fakte, Dressler ekdeĵoris tie en la 1922-a jaro.

En la renomita Gimnazio Brukenthal li fondis koruson porknaban, en 1931 la ĝis hodiaŭ tre ŝatatan kaj renomitan Bach-ĥoron sibian kaj en 1943 la Filharmonian orkestron sibian. [1]

Post la Dua mondmilito li senditis kiel multaj transilvaniaj saksoj kaj aliaj germanlingvanoj rumaniaj je punlaborado en Sovetion. Inter 1955 kaj 1976 li instruadis ĉe la Teologia fakultato evangelia de Kluĵo. Du liaj disĉiploj estis la komponisto Dieter Acker kaj Franz Metz. En la 1978-a jaro li elmigris en Germanlandon.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ein Jüngling liebt ein Mädchen
  • Cantica humana (1964) (oratorio pentru kvaro sola, koruso kaj orkestro)
  • Wie schön leuchtet der Morgenstern
  • Jasminstrauch (kanto kaj piano)
  • Kontrapunktische Choralvorspiele: Nun preiset alle
  • Kontrapunktische Choralvorspiele: Ringe recht
  • Kontrapunktische Choralvorspiele: Wie schön leuchtet der Morgenstern
  • Rapsodie pentru orchestră (1977)
  • Vier Motetten für gemischten Chor a capella (por miksita koruso)
  • Wenn ich mit Menschen- und mit Engelszungen redete (por miksita koruso)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lexikon der Siebenbürgen Sachsen, Thaur bei Innsbruck, 1993, p. 108
  • Christine Stieger: Franz Xaver Dressler: Die Biographie, Edition Musik Südost, Munkeno 2013, ISBN: 978-3939041160

Eksternaj ligoj[redakti | redakti fonton]