Franz Xaver Kroetz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Xaver Kroetz
Persona informo
Franz Xaver Kroetz
Naskiĝo 25-an de februaro 1946 (1946-02-25) (78-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Germana Komunista Partio vd
Familio
Edz(in)o Marie Theres Kroetz-Relin vd
Infanoj Josephine Kroetz vd
Profesio
Okupo dramaturgofilmreĝisoroaktoroverkistoscenaristo • reĝisoro vd
Laborkampo teatrodramo • aktorado • germanlingva literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Marie Theres Kroetz-Relin, eksa edzino de Franz Xaver Kroetz, en 2011.

Franz Xaver KROETZ (naskiĝinta en la 25-a de februaro 1946 en München) estas germana verkisto, reĝisoro kaj aktoro. Li renovigis la popolajn teatraĵojn. En la centro de lia tuta verkaro estas la vivo de la malgranduloj kun prezentado de ties nehelpo antaŭ la premanta medio (Stallerhof, 1972).

Biografio[redakti | redakti fonton]

La filo de financoficisto pasigis siajn junajn jarojn en Malsupra Bavario kampare kion oni sentas teme en la novrealismaj malfruaj verkoj. Jam kiel gimnaziano kaj dum la posta aktora trejnado (en München, poste en Wien ĉe la Max-Reinhardt-Seminario) li skribis dramojn kaj prozaĵojn, kiuj eldonitis kolektite en 1983.

En 1968 li povis kunlabori kun la reĝisoro Rainer Werner Fassbinder en München. Tiel estiĝis la projekto Zum Beispiel Ingolstadt (laŭ popola teatraĵo de Marieluise Fleißer). Tra Fassbinder li komencis okupiĝi pri la verkoj de [Ödön von Horváth]] kaj de Bertolt Brecht. Per propraj enscenigoj li reformis iomete germanajn teatrojn rilate enscenejigajn manierojn. Sekvis kelkaj dramoj, kiuj pro socie aŭ politike interesaj enhavoj provokis skandalojn: ekz. Heimarbeit (1971), Wildwechsel (1973), Münchner Kindl (1974) kaj Der stramme Max (1979).

Krome Kroetz prilaboris verkojn de aliaj aŭtoroj, ekz. Maria Magdalena (1974, laŭ Christian Friedrich Hebbel) kaj Der Nusser (1986, laŭ Ernst Toller). Antaŭ granda publiko Kroetz konatiĝis en 1986 ludante la ĉefrolon de la klaĉĵurnalisto Baby Schimmerlos en la televida serio Kir Royal. La eldonejo Suhrkamp rifuzis en la 1995-a jaro publikigi la verkon Ich bin das Volk pro atestita malsufiĉo enhava-artista. Pro tio Kroetz finis la kunlaboron kun sia eldonisto Siegfried Unseld.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Kroetz, kiu ankaŭ politikiste agadas, vivas en farmbieno en Altenmarkt an der Alz-Kirchberg. Li estas membro de la Germana akademio pri figuraj artoj en Frankfurt am Main. Inter la literaturaj premioj menciindas: Hannoveranische Dramatikerpreis (1974), Dramatikerpreis der Stadt Mühlheim (1976), Ernst-Hoferichter-Preis (1985) kaj Bertolt-Brecht-Preis (1995).

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj dramoj de li estas: Hartnäckig (1971), Männersache (1971), Geisterbahn (1972), Oberösterreich (1972), Dolomitenstadt Lienz (1974), Mensch Meier (1979), Wer durchs Laub geht (1979), Nicht Fisch nicht Fleisch (1981), Verfassungsfeinde (1981), Der Weihnachtstod (1986), Oblomow (1989), Bauerntheater (1991), Der Drang (1996) kaj Das Ende der Paarung (2000).

En 1997 Kroetz enscenigis la ŝileran Wilhelm Tell ĉe Schauspielhaus Düsseldorf. En 1999 estis la premiero de lia teatraĵo Die Einsiedlerin sub la reĝisorado de Achim Freyer. Samjare Kroetz provis per la ludigo de la kamparana farso Der verkaufte Großvater de Anton Hamik denove renovigon de popolaj dramoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Köster, Thomas: "Kroetz, Franz Xaver", en : Microsoft Encarta, 2007 [DVD]. Microsoft Corporation, 2006.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christina Maria Berr: „Baby Schimmerlos“ – Franz Xaver Kroetz. In: Süddeutsche Zeitung vom 28. Januar 2007
  • Richard W. Blevins: Franz Xaver Kroetz. The emergence of a political playwright. New York u. a.: Lang 1983. ISBN 0-8204-0013-0
  • Christoph Börchers: Die Funktion sexueller Darstellungen als Mittel politischen Ausdrucks in den Volksstücken Männersache und Stallerhof von Franz-Xaver Kroetz. In: transcarpathica. germanistisches jahrbuch rumänien 7-8 (2009-2010), 109-126. ISSN 1583-6592
  • Rolf-Peter Carl: Franz Xaver Kroetz. München: Beck 1978. (= Autorenbücher; 10) ISBN 3-406-07120-1
  • Eva Maria Fischer: Die Suche nach Sinn und Geborgenheit in der „Postmoderne” – drei dialektische Annäherungen. Frankfurt (Oder): Viademica-Verl. 1998. (= Edition Literaturwissenschaften; 2) ISBN 3-932756-34-7
  • Elke Gösche: Franz Xaver Kroetz' „Wildwechsel”. Zur Werkgeschichte eines dramatischen Textes in den Medien. Frankfurt am Main u. a.: Lang 1993. (= Forschungen zur Literatur- und Kulturgeschichte; 37) ISBN 3-631-46479-7
  • Jürgen Hein: Franz Xaver Kroetz. Oberösterreich, Mensch Meier. Frankfurt am Main u. a.: Diesterweg 1986. ISBN 3-425-06091-0
  • Franz Xaver Kroetz. München: Edition Text u. Kritik 1978. (= Text u. Kritik; 57) ISBN 3-921402-57-3
  • Franz Xaver Kroetz, hrsg. v. Otto Riewoldt. Nachdr. Frankfurt am Main: Suhrkamp 1988. (= Suhrkamp-Taschenbuch; 2034; Materialien) ISBN 3-518-38534-8
  • Christian Mürner: Behinderung als Metapher. Pädagogik und Psychologie zwischen Wissenschaft und Kunst am Beispiel von Behinderten in der Literatur. Bern u. a.: Haupt 1990. ISBN 3-258-04129-6
  • Evalouise Panzner: Franz Xaver Kroetz und seine Rezeption. Die Intentionen eines Stückeschreibers und seine Aufnahme durch die Kritik. Stuttgart: Klett 1976. (= Literaturwissenschaft – Gesellschaftswissenschaft; 23) ISBN 3-12-393500-0
  • Ursula Schregel: Neue deutsche Stuecke im Spielplan. Am Beispiel von Franz Xaver Kroetz. Berlin: Spiess 1980. (= Hochschul-Skripten; Literaturwiss.; 3) ISBN 3-88435-013-7
  • Gérard Thiériot: Franz Xaver Kroetz et le nouveau théâtre populaire. Berne u. a.: Lang 1987. (= Contacts; 1; 4) ISBN 978-3-261-03694-0
  • Ingeborg C. Walther: The theater of Franz Xaver Kroetz. New York u.a.: Lang 1990. (= Studies in modern German literature; 40) ISBN 0-8204-1397-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]