François Grin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Grin
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1959 (1959-09-14) (64-jaraĝa)
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Ĝenevo
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

François GRIN (naskiĝis la 14-an de septembro 1959) estas svisa ekonomikisto, kiu okupiĝas pri ekonomiko de la lingvoj. Li famas en Esperantujo ĉefe pro la tiel nomata Raporto Grin.

Post doktoriĝo li instruis en Montrealo, Vaŝingtonio, Lugano kaj Ĝenevo, kaj estas profesoro de la Universitato de Ĝenevo ekde 2003.

Li verkis multajn ekonomiajn kaj lingvistikajn artikolojn.

En 2008, Profesoro François Grin partoprenis kiel invitita preleganto en la Internacia Simpozio pri Lingvaj Rajtoj (Unuiĝintaj Nacioj, Ĝenevo, 24-04-2008), prezentante la temon "L'intercompréhension comme stratégie pour la justice linguistique" (La interkompreno kiel strategio por la lingva justeco); li tie traktas la pasivan komprenon de aliaj lingvoj.

Kvankam li prelegis en Esperanto dum la florenca UK en 2006, li foje diras, ke li ne parolas Esperanton (ekzemple dum la ĝeneva parolado franclingva 2009-08-28).

El publikigitaj artikoloj, studoj kaj prelegoj[redakti | redakti fonton]

  • Parolado pri Esperanto kaj lingvopolitiko, okaze de reinaŭguro de zamenhofa memortabulo, Ĝenevo, 2009-08-28; franca parolado; traduko en Esperanton aperis en Esperanto (gazeto), novembro 2009.
  • Instruado de la fremdaj lingvoj: Ekesploro per la analizo de politikoj, kaj sekvoj por Esperanto[rompita ligilo] (pdf), 15 p. (2006, prelego dum UK en Florenco)
  • L'enseignement des langues étrangères comme politique publique Arkivigite je 2006-10-10 per la retarkivo Wayback Machine, 2005, 125 p.; en Esperanto (pdf); la studo multpaĝe konsideras Esperanton kiel eblan solan oficialan lingvon de EU; ĝi mallonge mencias Esperanton kiel pontlingvon por interpretado
  • Coûts et justice linguistique dans l'élargissement de l'Union européenne Arkivigite je 2008-10-10 per la retarkivo Wayback Machine, 9 S. (2004; konsideras Esperanton aŭ kiel solan oficialan lingvon de EU - sinarkia modelo - aŭ kiel interna interpreta lingvo por ĉ. 21 oficialaj lingvoj - teknokratia modelo)
  • Language Policy Evaluation and the European Charter for Regional or Minority Languages (2003)
  • Diversity as paradigm, analytical device, and policy goal (2003)
  • Les langues de l‘immigration au travail: le cas du turc en Suisse francophone (2002)
  • Bilingual education and linguistic governance: the Swiss experience (2002)
  • On Effectivenes and Efficiency in Education: Operationalizing the Concepts (2001)
  • Kalmykia, Victim of Stalinist Genocide: From Oblivion to Reassertion (2001)
  • English as Economic Value: Facts and Fallacies (2001)
  • Language planing as Diversity Management: Some Analytical Principles (1999)
  • Language-Based Earnings Differentials on the Swiss Labour Market: Is Italian a Liability? (1998)
  • Language Policy Developments in Switzerland: Needs, Opportunities and Challenges for the Next Few Years (1997)
  • Gérer le plurilinguisme européen: approche économique au problème de choix (1997)
  • Pourquoi un débat sur la politique linguistique suisse? (1996)
  • Conflit ethnique et politique linguistique (1996)
  • The Economics of Language: Survey, Assessment and Prospects (1996)
  • Economic Approaches to Language and Language Planing: An Introduction (1996)
  • The Economics of Language Competence: A Research Project of the Swiss National Science Foundation (1995)
  • Acquis et perspectives de l’économie de l’éducation: survol introductif et considérations sur le contexte suisse (1995)
  • The Bilingual Advertising Decision (1994)
  • The Economics of Language: Match or Mismatch? (1994)
  • The Revelance of Thresholds in Language Shift and Reverse Language Shift (1993)
  • European Economic Integration and the Fate of Lesser Used Languages (1993)
  • Towards a Threshold Theory of Minority Language Survival (1992)
  • The Estonian Language Law: Presentation with Comments (1991)
  • The Economic Approach to Minority Languages (1990)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.