Frapinstrumentara ludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frapinstrumentara ludo signifas la regadon de ĉiuj instrumentoj de frapinstrumentaro.

Funkcio de frapinstrumentaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefa funkcio de frapinstrumentaro en bando estas la generado de baza ritmo, kiu subtenas la bandon kaj rezultigas kune kun la aliaj instrumentoj de la ritmosekcio (ekz. kontrabaso kaj piano) la bazan ritmomodelon. Por tio frapinstrumentisto kutime aplikas firman fraposinsekvon, kiun li ripetadas. Bazo de la portanta ritmo estas je tio la alternado de malalta sono de la bastamburo kaj de la alta sono de la tambureto.

Krom ĉi tiu baza funkcio per pli alta komplikeco de la muziko io alia fariĝas pli kaj pli grava: frapinstrumentaro enkonstruas ornamaĵojn, akcentas kaj reliefigas certajn lokojn de la muziko per efektoj kaj deŝanĝoj, ekz. per ritmaj plenigoj. Jen la frapinstrumentisto uzas la krakcimbalojn aŭ aliajn efektocimbalojn. Ankaŭ la uzado de kirloj kaj rudimentaĵoj sur la tambureto alcelas ĉi tiun efekton. La supro de ornamado kaj akcentado estas frapinstrumentara soloo, dum kiu la aliaj instrumentoj de la bando paŝas en la fonon.

Analizado kaj lernado[redakti | redakti fonton]

Analizado kaj lernado staras en liga rilato kun la strukturo de frapinstrumentaro. La frapinstrumentaro distingiĝas de la amaso de instrumento per tio, ke oni ludas ĝin ne nur kun la du manoj, sed ankaŭ (same kiel orgeno) kun ambaŭ piedoj. Krome ĝi ne estas unueca instrumento, sed aro el pluraj instrumentoj, kiuj devas esti komforte atingeblaj kaj tuj frapeblaj por manoj kaj piedoj. Oni povas lerni sur knartamburoj ĝisfunde la ritmoteknikajn frapfigurojn kaj realigi ilin sekvapaŝe per la tuta frapinstrumentaro kaj aparte per la alternado de knara kaj basa tamburoj. Ĉi tiun transigan proceson oni nomas man-pieda kunordigo, kaj ĝi estas esenca ero de la lernado. Tamen nur la kombinaĵo el ambaŭ, tio estas el figuroj sur la knartamburo (kaj ankaŭ sur la tamoj) kaj kompletaj ritmomodeloj sur ĉarlestono, knartamburo kaj bastamburo, estas la bazo por la tamburado en bando.

Praktika instruo kaj pedagogio[redakti | redakti fonton]

Analizado kaj lernado okazas ofte je la praktikado de muzikpeco. Komence temas pri tio, elaŭskulti la taktospecon kaj la formon de la muzikpeco. Poste oni analizas kaj eklernas konvenan akompanadon per la frapinstrumentaro kaj ludas tion poste kun aliaj instrumentoj. Ĉi tiun proceson povas subteni instruo. Tiu ĉi pretigas notaĵon de la ludata, grava aparte en pli grandaj muzikensembloj, helpe de frapinstrumentaraj muziknotoj. Krome per tio oni povas lerni gravajn bazajn sciojn el la ĝenerala muzikinstruo kaj la ĝustan korposintenon ĉe la frapinstrumentaro de fundamente.

Ludadon de frapinstrumentaro oni povas lerni ĉe la plejmulto de la muziklernejoj. Alternative oni povas lerni je privataj frapinstrumentaro-instruistoj. Por daŭrigi la ludadon je profesia nivelo oni povas studi ĉi tiu fakon je konservatorioj, muzikaltlernejoj aŭ privataj institutoj kiel Drummers Focus.

En muzikpedagogio frapinstrumentaro ludas gravan rolon. Krom uzado por la forigo de agresemo, aparte je pli junaj infanoj, oni povas uzi la frapinstrumentaron por peri bazajn komprenojn de muzikaj aferoj kiel takto kaj ritmo. Pro la travivo de rapidaj sukcesoj la grado de motiviĝo estas tre alta je komencantoj. Ĉi tiu motiviĝogrado tamen estas nepre prosperigenda, ĉar la komplikeco de la sekvaj lernobjektoj rapide kreskas. Per tio instruisto de frapinstrumentaro-ludo havas altan respondecon. Bona prosperigo deflanke de motivite motiviga instruisto same kiel varieco kaj komplikeco de la frapinstrumentara ludado povas kaŭzi longdaŭran motiviĝon je la lernantoj. Ĉi tiun povas eĉ fortigi la kunmuzikado en pli granda ensemblo kiel ekz. en bando.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Bohländer u.a.: Reclams Jazzführer. 5., durchges. u. erg. Auflage. Reclam, Stuttgart, 2000, ISBN 3-15-010464-5, S. 375, 404, 416f. u.a.
  • Jack DeJohnette, Charlie Perry: The Art of Modern Jazz Drumming. 3. printing. D. C. Publications, North Bellmore 1989
  • Joachim Fuchs-Charrier: History of drumsetplaying. Die Geschichte des Drumset im 20. Jahrhundert. Schlagzeug-Lehr- und Spielbuch mit CD. So spielten die besten Drummer. Leu, Bergisch Gladbach 2001, ISBN 3-89775-041-4
  • Elvin Jones: Different Drummer, Video, ca. 1979
  • Anthony Lush: Drums Step by Step. Die moderne Schlagzeugschule für Selbststudium und Unterricht. PPVMEDIEN, Bergkirchen 2004, ISBN 3-932275-67-5
  • Joe Morello: Rudimental Jazz. A modern application of rudiments to the drum outfit. Jomor, Chicago 1967
  • Hugo Pinksterboer: Pocket-Info Drums. Das ideale Nachschlagewerk für Anfänger und fortgeschrittene Drummer. Schott, Mainz u.a. 2000, ISBN 3-7957-5127-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]