Fratelli tutti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fratelli tutti
encikliko
Aŭtoroj
Aŭtoro Francisko
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 4-a de oktobro 2020
Ĝenro encikliko
vdr

Fratelli Tutti (Ĉiuj gefratoj), la tria encikliko de Papo Francisko, atentigas pri tio ke la mondo malsukcesis en la mastrumado de KOVIM-19 [1]. La encikliko postulas pli da homa frateco kaj solidareco kaj estas pledo kontraŭ militoj[2]. Respekto kaj interkombrenĝo, sed ankaŭ la serĉado de la ĝenerala intereso helpas igi nin ĉiuj gefratoj. Interkompreniĝo povas kreski lernante pri interkultura edukado kaj pri kiel venki antaŭjuĝojn post studado de la perspektivoj kaj historio de aliaj landoj, kulturoj, ĉar ni ofte ricevas unuflankan novaĵojn el la mondo. Ne doni la liberecon ekscii pri aliaj perspektivoj egalas al ignorado de aliaj landoj, kulturoj, reliogioj.

La encikliko, origine verkita en la hispana estis subskribita en la itala la 3-an de oktobro 2020 en Asizo. La encikliko estas adresita al kredantoj, episkopoj kaj la pastraro. Fratelli tutti estas la tria encikliko de Papo Francisko, post Lumen fidei kaj Laudato si'.

Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

La encikliko konsistas el ok ĉapitroj[3]:

1. Ombroj de fermita mondo.

"Kulturo de muroj" favoras la ekspansion de la mafio. La konceptoj de demokratio, justeco kaj libereco estis manipulitaj kaj estas torditaj en sia origina signifo.

2. Fremdulo sur la strato.

Tamen ni havas inviton alproksimiĝi unu al la alian, konstrui ponton ĉar ni estas kreitaj por amo.

3. Pensu kaj kreu malfermitan mondon.

Ni direktas nin al universala komunumo de amo se ni malfermas nin al niaj proksimuloj. La familio estas unua kaj nemalhavebla, ĉar estas ĉi tie, ke la sento de frateco manifestiĝas, kaj ĝi devas esti protektita kaj respektata.

4. Koro malfermita al la tuta mondo.

Rifuĝintoj en grava humanitara krizo, kiuj estis apartigitaj de sia devenloko, devas esti gastigataj, provizataj per baza prizorgoj, servoj, rajtoj kaj integriĝo.

5. La plej bona politiko.

Laŭ la papo, popolismo ekspluatas konsenton al sia avantaĝo. La plej bona politiko protektas laboron kaj la disvolviĝon de kapabloj. Trovu solvojn al ĉio, kio atakas fundamentajn rajtojn, ekskludon de la socio, trafikon de homaj organoj, drogojn, armilojn, seksan ekspluaton, sklavecon, terorismon kaj organizitan krimon. Ni faru UN-familion de nacioj, kiuj elradikigas malriĉecon. Antaŭenigi justican povon kontraŭ la fortorajto.

6. Dialogo kaj amikeco en socio.

Neniu estas senutila, oni povas lerni de ĉiuj. Ankaŭ la periferioj kaj indiĝenoj de la mondo estas gravaj. Ni havu en nia vivrigardo la "arton renkonti ĉiujn", skribas la papo.

7. Vojoj de renovigita renkonto.

Proaktiva paco manifestiĝas en la servo de aliaj. Pardono estas justeco kaj rememoro, ne senkulpeco. Ni ne anesteziu la memoron, ni vivtenu la flamon de kolektiva konscio. Li citas Hiroŝimon kaj Nagasakon kiel ekzemplojn. Krome, memori la bonon gravas.

8. Religioj en la servo de frateco en la mondo.

Terorismo baziĝas sur miskompreno de religiaj tekstoj. Aŭ ĝi devenas de politiko kie ĝi estas sekvo de malsato, malriĉeco kaj subpremo. La fundamenta rajto de ĉiu kredanto estas religia libereco, kiu devas esti garantiita kaj paco inter religioj estos ebla.

Fine, li atentigas, ke la dokumento estis mejloŝtono en la religia dialogo por mondpaco kaj paca kunvivado. En ĉi tiu encikliko li faras ripetitan alvokon en la spirito de homa frateco[4] [5].

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la hungara vikipedio, listo de aŭtoroj

  1. https://www.vaticannews.va/hu/papa/news/2020-10/papa-enciklika-mindnyajan-testverek-szocialis-globalis.html
  2. (de) Matthias Drobinski, Papst Franziskus: Universelle Liebe, Süddeutsche Zeitung, la 5-an de Oktobro 2020.
  3. (hu) Ferenc Papa, Mindnyájan testvérek” címmel szociális enciklikát adott ki Ferenc pápa (Papo Francisko publikigis socian enciklikon kun la titolo "Ĉiuj Fratoj"), Katolikus.ma, la 4-an de oktobro 2020.
  4. [1]
  5. [2]