Frauenfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frauenfeld
Blazono de Frauenfeld
Urbodomo de Frauenfeld
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 709717 / 268285 (mapo)47.5561111111118.8963888888889Koordinatoj: 47° 33′ N, 8° 54′ O; CH1903: 709717 / 268285 (mapo)
Nombro de loĝantoj 22931
Areo 27,4 km²
Alteco 417 m super marnivelo
Poŝtkodo 8500
Komunumkodo 4566
Mapo de Frauenfeld
vdr

Frauenfeld (prononcu Fraŭenfelt) estas la ĉefurbo de la svisa Kantono Turgovio kaj de la Distrikto Frauenfeld. Kun 22 063 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007 ĝi estas la plej granda urbo de la kantono. Ĝis la 31-a de decembro 2011 la loĝantaro kreskis al 22 931 personoj. La ĉefe parolata lingvo en Frauenfeld estas la alemana en orientsvisa dialektvariaĵo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Frauenfeld situas borde de la Turo. Ĝi apartenas al la orienta ekstremo de la Zurika metropola regiono kaj estas do kvazaŭ la ligilo inter Zuriko kaj la Oriento de Svislando.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Frauenfeld limas en nordo aliflanke de la rivero Turo al Warth-Weiningen, en nordoriento al Felben-Wellhausen, en oriento al Thundorf, en sudoriento al Matzingen, en sudo al Aadorf, en sudokcidento al Hagenbuch (ZH), en okcidento al Gachnang, en okcidentonordokcidento al Bertschikon, en nordokcidento al Ellikon ĉe Turo, kaj en nordnordokcidento al Uesslingen-Buch.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Frauenfeld signifas en la germana lingvo "kampo de Sinjorino". La nocio Sinjorino rilatas al Dipatrino. Do tempas pri sankta kampo dediĉita al la Dipatrino, kie estis konstruita la urbo. La urbo estis unuan fojon menciita en dokumento la 24-an de aŭgusto 1246. Alia nomoklarigo diras, ke la nomo rilatas al la rajdisto Vrowin, do "kampo de Vrowin".

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Frauenfeld estas la sidejo de multnombraj signifaj entreprenoj. Tutmondan signifon havas la entreprenoj SIA Abrasives, Baumer, Müller Martini kaj la eŭropa sidejo de Great Lakes Chemical. En Frauenfeld troviĝas ankaŭ multnombraj etaj kaj mezgrandaj entreprenoj (EME) el ĉiuj sektoroj. La sukerfabriko en la okcidento de Frauenfeld estas signifa por la agrikulturo de la regiono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Frauenfeld situas sur la fervoja ICN-linio de Zuriko tra la Flughaveno Zuriko al Konstanco kaj havas ankaŭ rektan konekton al la urbtrajnreto de Zuriko. Kaj estas krome ligita kun Vinterturo kaj Zuriko per rekta aŭtoŝoseo. Oni do atingas trajne aŭ aŭtomobile de Frauenfeld en 15 minutoj la zurikan flughavenon kaj en 35 minutoj la centron de la urbo Zuriko. Tio estas kune kun malaltaj impostoj idealaj kondiĉoj por allogi internaciajn entreprenojn.

La urbo Frauenfeld situas inter la svisa aŭtovojo A1 en sudo al kiu ĝi havas alverturejojn en Matzingen kaj Frauenfeld-Sudo, kaj la svisa aŭtovojo A7 en nordo al kiu ĝi disponas pri la alveturejoj Frauenfeld-Okcidento kaj Frauenfeld-Oriento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]