Frazigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Frazigo signifas en muziko la rilaton de diversaj tonoj ene de muzika frazo rilate laŭtecon, ritmo, artikulacio kaj metado de paŭzoj kaj ties traktado fare de la interpretanto.

Same kiel je la leviĝo kaj malleviĝo de la voĉo, mallongigo kaj plilarĝigo de silabo dum parolado ankaŭ en ĉia muziko neniam sekvas tonoj samrangaj unu post la alia. Tonsinsekvoj havas ĉiam strukturon, ekz. per melodiaj, ritmaj kaj harmoniaj pezocentroj, tiel ke unuopaj tonaroj (motivoj) dislimiĝas de aliaj. La per tio ekestantajn frazojn muzikisto konigas al aŭskultanto per frazigo.

La rekonon de frazoj kaj ilia -igo oni kondiĉigis je la muzikistoj ĝis la fino de la 19-a jarcento. Troviĝas nur kelkaj subdividiloj kiel komoj ĉe François Couperinspirosignoj ĉe Heinrich Schütz. Pro la pliiĝo de komplikaj strukturoj kaj metrikaj liberecoj ekde la vienklasikismo fariĝis necese uzi kromajn prezentadosignojn same kiel la frazarkon, kiun enkondukis Hugo Riemann en sian frazigo-instruon por markado de frazoj.

Frazigo en ĵazo[redakti | redakti fonton]

En ĵazo frazigo estas multrilate stilstampa rekonilo, kaj koncerne la personan kaj ankaŭ la epokan stilon. Ankaŭ tie oni kondiĉigas, ke certaj ĝeneralaj reguloj pri frazigo estas vaste konataj kaj krom tio estas liberaj por propra interpretado. Ekzemple la entempigo, la lokado de la tonoj laŭ la pulso, kiel je la tiel nomata svingo-frazigo. Malgraŭ en ĵazo la notoj estas je okona nivelo notitaj rektaj (duumaj), la realigo de ĉi tiuj okonoj estas triolete (triuma). Tio signifas, ke oni ludas la pokaze unuan kaj lastan trioleton de okon-trioleta grupo (jen almenaŭ la kutima klarigo en notskribo, la t.n. svingo ekestas plejparte nur per fleksiĝema kaj dinamika uzado kaj formado de la okonaj daŭrolongoj).

Se oni farus tion ĉiam precize egale, la muziko sonus statika kiel tia de komputilo, kaj la ludata melodilinio havus nenian viglecon, kian oni konas de centoj da grandiozaj ĵazimprovizaĵoj. Ĉar nun tamen la malsamaj muzikistoj ludas la melodion (kvankam egale notitan) iomete malsama, ĝi ĉiam sonas iomete alia.

En svingo ekz. ofte okazas, ke la tria trioleto de la (jam menciita) trioletgrupo estas ludata iomete tro frue, tiel ke rezultas parte preskaŭ rektaj oktonoj (antaŭ triuma peco oni tion nomas duuma), sed ja ne tute rektaj okonoj. Tiel ekestas aparta, ne notebla muziksento. Al tio kontribuas ankaŭ la traktado de la akcentado de la unuopaj tonoj. En ĵazo ofte okazas, ke tonoj je neakcentataj taktotempoj estas akcentataj, do precize la malo ekzemple al germana armemuziko, sen ke tio ĉiam okazas. Tre bone tio estas inter alie ekkonebla je la solooj de Charlie Parker, kiu el la ripetita ludado de temoj kaj pecoj evoluigis improvizaĵojn, kiuj poste fariĝis apartaj pecoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hugo Riemann: Musikalische Dynamik und Agogik. Lehrbuch der musikalischen Phrasierung auf Grund einer Revision der Lehre von der musikalischen Metrik und Rhythmik. Heidelberg 1884
  • Hugo Riemann, C. Fuchs: Praktische Anleitung zum Phrasieren. Leipzig 1886
  • Hugo Riemann: Die Phrasierung im Lichte einer Lehre von den Tonvorstellungen. In: Zeitschrift für Musikwissenschaft (ZfMw) I, 1918/19
  • Otto Klauwell: Der Vortrag in der Musik. Berlin 1883
  • O. Tiersch: Rhythmik, Dynamik und Phrasierungslehre der homophonen Musik. Berlin 1886
  • A. Carpé: Grouping, Articulating and Phrasing in Musical Interpretation. Boston 1898
  • H. Keller: Phrasierung und Artikulation. Kassel 1955
  • H. Schenker: Weg mit dem Phrasierungsbogen. In: ders.: Das Meisterwerk in der Musik. Band I. München 1925, Nachdruck: Hildesheim 1974