Freŝa fromaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Freŝ-fromaĝo)
Freŝa fromaĝo.

Freŝa fromaĝoblanka fromaĝo estas tipo de mola fromaĝo, tio estas retenas grandan parton de la selakto kaj ne suferas procezon de maturigo aŭ rafinado.

La fabrikado de tiu tipo de fromaĝo estas tre facila. La kazeiĝo estas esence lakta kaj daŭras normale 24 horojn, kvankam foje eĉ pli. La senselaktigo, kiam estas stimulata per rompo de la kazeo sekve de premado, ne estas neniam troa kaj krome la freŝaj fromaĝoj estas ĉiam malsekaj (60-80% da akvo), kio okazigas ke ili estas malmulte konserveblaj kaj ke ties transporto longdistanca estas tre malfacila.

Oni konsumas, kiel sugestas ĝia nomo, sen rafinado, sed ĝenerale dekomence oni aldonas sukeron, salon, ajlon, cepon ktp., por mildigi ĝian amaran guston. Ili bezonas la pasteŭrigon de la lakto kaj de la kremo ĉar la patogenaj ĝermoj restas sentuŝe pro la neekzistado de maturiga procezo.