Frederico Chaves Guedes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fred (futbalisto))
Frederico Chaves Guedes
Persona informo
Naskonomo Frederico Chaves Guedes
Aliaj nomoj Fred
Naskiĝo 3-an de oktobro 1983 (1983-10-03) (40-jaraĝa)
en Teófilo Otoni
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Frederico Chaves Guedes, kutime nomata nur Fred (prononco ˈfrɛd(ʒ)i), estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la  3-an de oktobro 1983(nun 1983-10-03) en Teófilo Otoni, subŝtato Minas-Ĝerajso (Minas Gerais), do nun estas 40-jara.

Fred en 2013, tenante la trofeon de la Pokalo de FIFA-konfederacioj de 2013

Ekde la jaro 2009 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Fluminense FC en la kvartalo Laranjeiras de Rio-de-Ĵanejro - antaŭe li profesiis de 2005 ĝis 2009 en la franca klubo Olympique Lyonnais de Liono. Krome Fred ekde la jaro 2005 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, matĉe en la nacia teamo tiam rekoneblis per la numero "9", kaj pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, matĉe li tiam rekoneblis per la numero "18".