Fred Parker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brita esperantisto

Fred PARKER (naskiĝis 1886 - mortis la 19-an de marto 1974) estis fervora multjara aktivulo je la loka (Lancashire, Anglio), nacia kaj internacia niveloj de la Movado. Interalie, li en la Movado plenumis la funkciojn de la vicprezidanto de Brita Esperantista Asocio kaj de la komitatano de UEA. En sia loĝloko Burnley, li funkciis dum jaxdekoj kiel delegito kaj fakdelegito de UEA.