Fred Pratt Green

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fred Pratt Green
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1903 (1903-09-02)
en Roby
Morto 22-an de oktobro 2000 (2000-10-22) (97-jaraĝa)
Religio Metodismo vd
Profesio
Okupo poeto • teologo • himnoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pastro Fred[erick] Pratt Green (1903-2000), CBE [KBI], anglo, estis metodisma pastoro kiu fariĝis unu el la plej gravaj verkistoj de novaj kristanaj himnoj en la lasta duono de la dudeka jarcento. Liaj himnoj plej multnombre aperas en metodismaj kantaroj, sed kelkaj troviĝas ankaŭ en anglalingvaj kantaroj de multaj aliaj eklezioj. Unu, Christ is the World's Light (1968), aperas per Esperanta traduko de Adolf Burkhardt en la ekumena diserva libro Adoru (Kristo, la lum' de l' mond', n-ro 422).