Freddie Hubbard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freddie Hubbard en la jaro 1976

Frederick Dewayne „Freddie“ Hubbard (naskiĝis 7-an de aprilo 1938 en Indianapolis, Indiana; mortis la 29-an de decembro 2008 en Sherman Oaks, Kalifornio) estis usono ĵaz-trumpetisto.

Vivo kaj verkado

Dum sia junaĝo Hubbard muzikis kun diversaj muzikistoj el Musikern in Indianapolis, al kiuj apartenis Wes Montgomery kaj ties fratoj. Li studis muzikon en sia hejmurbo kaj iris poste al Novjorko.

Tie ĉi komencis en 1958 la karieron de Hubbard: li kunverkis kun Ornette Coleman (ties albumon Free Jazz: A Collective Improvisation), kun John Coltrane ( ties albumon Ascension 1965), kun Eric Dolphy (kun kiu li loĝis kune 18 monatojn kaj de kiu li lernis la „intervalan“ ludon per saltoj de du oktoj[1]), kun Slide Hampton, J. J. Johnson, Philly Joe Jones, Quincy Jones (filmmuziko por The Pawnbroker de Sidney Lumet), Oliver Nelson same kiel kun Sonny Rollins kaj ankaŭ famiĝis pro sia kunmuzikado kun Art Blakey kaj ties Jazz Messenger ekde 1961 ĝis 1964. Hubbard verkis ĉe Blue Note Records ekde 1960 ĝis 1965 ok albumojn kiel bandestro same kiel dudek ok kiel gastmuzikisto.[2] La plej multaj el ĉi tiuj sonregistraĵoj nuntempe validas kiel klasikaĵoj. En 1970 lin instalis lia impeta, melodia improvizado kaj lia fenomena tekniko al unu el la ĉefaj trumpetistoj liatempaj; tamen per aro da komercemaj albumo de glata ĵazo li ankaŭ rikoltis negativajn kritikojn.

Multaj el liaj sondiskoj influis tutajn generaciojn de trumpetistoj. La albumo The Hub Of Hubbard (MPS 1970) kun pecoj kiel The Things We Did Last Summer (de Jule Styne) validas kiel ĉefverko de ĵazo. Liaj versajne plej konataj verkoj, kiuj li kunlaboris, estas la kunfandomuzikaj albumoj Red Clay el 1970 kaj California Concert el 1971, aperintaj ĉe diskeldonejo CTI. Krom tio estas menciinda la albumo First Light publikigita de la sama diskeldonejo, por kiu li en 1973 ricevis Gremion laŭ la kategorio „Plej bona ĵazprezentado de ensemblo“. La aranĝaĵoj kaj instrumentadoj por ĉambrosimfonia orkestro devenas el la plumo de aranĝisto kaj komponisto Don Sebesky.

Kun Wayne Shorter, Herbie Hancock, Ron Carter kaj Tony Williams, membroj de la fama dua kvinopo de Miles Davis, li formis ekde 1976 la ensemblon V.S.O.P., kiu koncertvojaĝis ankaŭ en Eŭropo kaj verkis plurajn albumojn.

Krevaĵo en la supra lipo kun postsekva infekto (la suspekton de lipkarcinomo biopsio ne povis konfirmi) paralizis ekde 1993 por longa tempo lian verkadon. Per la albumo „New Colors“ (2001) li sukcese revenis, uzante flugilkornon (kiu postulas malpli da lipostreĉo). En 2006 Hubbard ricevis stipendion de NEA.

Freddie Hubbard estis post korinfarkto novembron de 2008 en malsanulejo je Los-Anĝeleso, kie li mortis pro kormalfunkcio la 29-an de decembro 2008.

Diskoj

Albumoj

  • 1960 – Open Sesame (Blue Note)
  • 1961 – Goin’ Up (Blue Note)
  • 1961 – Hub Cap (Blue Note)
  • 1961 – Minor Mishap (Black Lion)
  • 1961 - Ready for Freddie (Blue Note)
  • 1962 – Hub-Tones (Blue Note) (kun Jimmy Spaulding)
  • 1962 – The Artistry of Freddie Hubbard (Impulse!)
  • 1963 – The Body And The Soul (Impulse)
  • 1964 – Breaking Point (Blue Note)
  • 1965 – Blue Spirits (Blue Note)
  • 1965 – The Night Of The Cookers (Blue Note)
  • 1966 – Backlash (Atlantic)
  • 1968 – High Blues Pressure (Atlantic)
  • 1969 – A Soul Experiment (Atlantic)
  • 1970 – The Black Angel (Blue Note)
  • 1970 – Red Clay (CTI) (kun Herbie Hancock, Joe Henderson)
  • 1970 – Straight Life (CTI)
  • 1970 – The Hub of Hubbard (MPS)
  • 1971 – First Light (CTI) (kun Ron Carter, George Benson, Airto Moreira, Jack DeJohnette, Hubert Laws)
  • 1971 – Sing Me a Song of Songmy (Rhino/Wea UK)
  • 1972 – Sky Dive (CTI)
  • 1973 – In Concert; Keep Your Soul Together (CTI)
  • 1977 – Bundle of Joy (Columbia)
  • 1978 – Super Blue (Columbia)
  • 1979 – The Love Connection (Columbia)
  • 1980 – Pinnacle: Live and Unreleased from Keystone Korner (Resonance Records)
  • 1981 – Outpost (Enja)
  • 1981 – Keystone Bop: Sunday Night / Friday And Saturday (Prestige)
  • 1982 – Born to Be Blue (Pablo Records. Inc.) kun Harold Land
  • 1983 - Sweet Return (kun Lew Tabackin, Joanne Brackeen, Eddie Gomez, Roy Haynes)
  • 1985 – The Freddie Hubbard / Woody Shaw Sessions (Blue Note)
  • 1988 – Feel The Wind (Timeless)
  • 1989 – Topsy (Enja)
  • 1990 – Bolivia/Limelight (Limelight)
  • 1991 – Live In Warzaw 1991 (Jazzmen)
  • 1991 – Live At Fat Tuesday’s (Limelight)
  • 2001 – New Colors (Hip Bop)
  • 2008 – On the Real Side (Times Square)

Kiel gastmuzikisto

  • Ornette Coleman Free Jazz 1960
  • Tina Brooks True Blue 1960
  • Eric Dolphy Outward Bound 1960
  • Oliver Nelson Blues and the Abstract Truth 1961
  • Dexter Gordon Doin Alright 1961
  • Art Blakey: Mosaic 1961
  • Bill Evans: Interplay 1962
  • Herbie Hancock Takin off, Bluenote 1962
  • Art Blakey & the Jazz Messengers: Free for All 1964
  • Eric Dolphy Out to Lunch 1964
  • Herbie Hancock Empyrean Isles 1964
  • Herbie Hancock Maiden Voyage 1965
  • Bobby Hutcherson: Dialogue 1965
  • John Coltrane Africa/Brass 1961, Ascension 1965
  • Sonny Rollins East Broadway Rundown 1966
  • Herbie Hancock V.S.O.P, 1977

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. Hubbard ĉe blindtesto en Rondo Magazin 2001
  2. Freddie Hubbard: The Blue Note Years 1960–1965 ĉe danmillerjazz.com