Frederic Martí Albanell
Frederic Martí Albanell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1899 |
Morto | 30-an de novembro 1929 (30-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Frederic Martí Albanell (Torellò, 1902 - Barcelono (?), 1936 aŭ 1937) estis kataluna pastro kaj esperantisto.
Li havis siajn pastrajn studojn en seminariejoj de Vic kaj Barcelono. Membro de IKUE ekde 1926, li rolis kiel vikario en Barcelono, en Sabadell (1931-32) kaj fine paroĥestro en Kolonio Güell, industria kolonio en la provinco de Barcelono, fama pro la projekto de domaro de la arĥitekto Antoni Gaudí.
La 1-an de junio 1936, pastro Martí Albanell oficis kaj predikis en Esperanto en meso por la partoprenantoj de la 18-a Kataluna Kongreso de Esperanto, en la preĝejo Sankta Mikaelo de Manresa.
Erudiciulo pri historio, pastro Martí Albanell estis membro de la Reĝa Beletra Akademio de Sankta Georgo en Barcelono.
Same kiel multaj aliaj sacerdotoj, inter ili alia esperantista pastro, Joan Font i Giralt, ankaŭ Martí Albanell estis murdita dum la Hispana Enlanda Milito.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Amouroux, Jean. "Nia Sinjorino de la Espero". En Heroldo de Esperanto, reproduktita en Esperanto-Vivo