Frederick Forsyth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frederick FORSYTH (naskiĝis la 25-an de aŭgusto, 1938) estas angla verkisto.

Frederick Forsyth naskiĝis en Asford, Kent. De 1956 ĝis 1958 li estis piloto ĉe la brita aerarmeo. Poste li laboris kiel ĵurnalisto ekz. en Francio, Belgio, Hispanio kaj Ĉeĥoslovakio. Ekde 1971 li plene dediĉas sin al la verkado.

La verkaro de Forsyth konsistas ĉefe el agadoriĉaj romanoj kun politika fono. Tre sukcese li miksas realon kaj fikcion.

Listo de verkoj

  • The Day of the Jackal (romano, 1971)
  • The Odessa File (romano, 1972)
  • The Dogs of War (romano, 1974)
  • The Devil's Alternative (romano, 1979)
  • No Comebacks (rakontoj, 1982)
  • The Fourth Protocol (romano, 1984)
  • The Negotiator (romano, 1989)
  • The Fist of God (romano, 1994)
  • Icon (romano, 1996)
  • The Phantom of Manhattan (romano, 2000)