Fredericksburg (Virginio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fredericksburg
sendependa urbo • urbo de Usono

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 982  (2020) [+]
Loĝdenso 1 028 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 18′ N, 77° 28′ U (mapo)38.301829-77.470778Koordinatoj: 38° 18′ N, 77° 28′ U (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Areo 27,220477 km² ( 272 2.0 477 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Fredericksburg (Virginio)
Fredericksburg (Virginio)
DEC
Fredericksburg
Fredericksburg
Situo de Fredericksburg
Fredericksburg (Usono)
Fredericksburg (Usono)
DEC
Fredericksburg
Fredericksburg
Situo de Fredericksburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fredericksburg, Virginia [+]
vdr

Fredericksburg estas sendependa urbo en la Commonwealth de Virginio en Usono. En la popolnombrado de 2010, la populacio estis de 24 286,[1] pliigo el 19 279 en la popolnombrado de 2000. La urba populacio estis ĉirkaŭkalkulita en 29 036 en 2019.[2] La Buroo de Ekonomika Analizo de la Usona Departemento de Komerco kombinas la urbon Fredericksburg kun la najbara Kantono Spotsylvania, Virginio, por statistikaj celoj.

Fredericksburg estas 85 km sude de Vaŝintono kaj je 94 km norde de Richmond.[3]

Fredericksburg estis elstara havenurbo en Virginio dum la kolonia epoko. Dum la Enlanda Milito, Fredericksburg, duone survoje inter la ĉefurboj de la opoziciantaj fortoj, estis la loko de la Batalo de Fredericksburg kaj de la Dua Batalo de Fredericksburg. Tiuj batalkampoj estis konservataj, parte, kiel la Nacia Milit-Parko Fredericksburg kaj Spotsylvania. Pli ol 10 000 afrik-usonanoj en la regiono eliris el sklaveco al libero nur en 1862, atingante la liniojn de la Unio. Turismo estas la ĉefa bazo de la ekonomio. Proksimume 1.5 milionoj da personoj vizitas la areon de Fredericksburg jare, inklude la batalkampan parkon, la urbocentran vizitcentrojn, eventojn, muzeojn, artvendejojn, galeriojn, kaj multajn historiajn lokojn.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Geographic Identifiers: 2010 Demographic Profile Data (G001): Fredericksburg city, Virginia". U.S. Census Bureau, American Factfinder. Alirita la 20an de Oktobro, 2016. [ne plu funkcianta ligilo]
  2. Population and Housing Unit Estimates. Alirita 1a de Aprilo 2020.
  3. Distance between Richmond, VA and Washington, DC. Alirita 22a de Marto, 2019. “Fredericksburg, VA, situated 58.27 miles from Richmond, VA and 52.71 miles from Washington, DC.”.
  4. Fredericksburg, VA - Official Website - Official Website.