Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Frederiko Vilhelmo la 1-a)
Frederiko Vilhelmo
Elektoprinco kaj margrafo de Brandenburgio
Duko "en" Prusujo
Princo-elektisto Frederiko Vilhelmo pentraĵo de Govaert Flinck, ĉirkaŭ 1652
Princo-elektisto Frederiko Vilhelmo
pentraĵo de Govaert Flinck, ĉirkaŭ 1652
Regado 1640-1688
Persona informo
Friedrich Wilhelm von Brandenburg
Naskiĝo 16-an de februaro 1620 (1620-02-16)
en Urba kastelo de Berlino
Morto 29-an de aprilo 1688 (1688-04-29) (68-jaraĝa)
en City Palace
Tombo katedrealo de Berlino vd
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Hohencolernoj
Patro Georgo Vilhelmo de Brandenburgio vd
Patrino Elizabeto Ĉarloto de Palatinato vd
Gefratoj Hedwig Sophie of Brandenburg • Margravine Louise Charlotte of Brandenburg vd
Edz(in)o 1. Louise Henriette de Nassau
2. Dorothea von Braunschweig
Infanoj Charles, Electoral Prince of Brandenburg • Frederiko la 1-a de Prusio • Philip William of Brandenburg-Schwedt • Marie Amalie of Brandenburg • Margrave Albert Frederick of Brandenburg-Schwedt • Margravine Elisabeth Sophie of Brandenburg • Kristiano Ludoviko de Brandenburg-Schwedt • Charles Philip of Brandenburg-Schwedt • Ludwig von Brandenburg • Wilhelm Heinrich von Brandenburg • Amalia von Brandenburg • Heinrich von Brandenburg • Dorothea von Brandenburg vd
Parencoj Frederiko Henriko de Oranje-NassauSofia de Palatinato • Countess Louise Juliana of Nassau • Frederiko la 4-a de Palatinato • Countess Louise Henriette of Nassau • Charlotte Amalie de Hesio-Kaselo • Countess Henriette Catherine of Nassau • Vilhelmo la 2-a de Oranĝo-Nasaŭo • Elisabeth Henriette of Hesse-Kassel • Amalia of Solms-Braunfels vd
Profesio
Okupo aristokrato • artkolektanto vd
Princo-elektisto de Brandenburgio
Dum 1640-1688
Antaŭulo Georgo Vilhelmo
Sekvanto Frederiko la 1-a
Duko de Prusio
Dum 1640-1688
Antaŭulo Georgo Vilhelmo
Sekvanto Frederiko la 1-a
Duko de Kleve
Dum 1640-1688
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederiko Vilhelmo de Brandenburgio, germane Friedrich Wilhelm von Brandenburg (naskiĝis la 16-an de februaro 1620 en Cölln, hodiaŭ parto de Berlino; mortis la 9-an de majo 1688 en Potsdam) el la dinastio Hohencolernoj estis ekde 1640 margrafo de la Markio Brandenburgio, princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio kaj duko "en" Prusio. Lia pragmata-decidema kaj reformema regado preparis la vojon sur kiu Brandenburgio-Prusio fortiĝis al eŭropa grandpotenco kaj la Hohencolernoj al gvida germana dinastio. Liaj meritoj donis al li ekde 1675 la kromnomon "La Granda Princoelektisto", germane der Große Kurfürst.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frederiko Vilhelmo pro militaj kaŭzoj forigitis el kortega ĉirkaŭaĵoj kaj edukitis sub modestaj kondiĉoj fare de bonuloj. Tre gravis por li tri jarojn daŭranta restado en Nederlando ĉe la Universitato de Leiden kaj ĉe la kortego kaj la kampoj militaj de la princo Frederiko Henriko de Oranje. Kiel 20-jarulo li ekregis en la 1.12.1640 kaj tuj konfrontiĝis al tre gravaj cirkonstancoj: Pollando konfirmus la cedon de Prusio al li nur sub tre malfavoraj kondiĉoj, la landoj de Kleve estis jam dum longa tempo potencludejo inter hispanoj kaj nederlandanoj (kaj ofte sub la regado de la lastaj). La Margraflando Brandenburgio estis vastita kaj okupita grandparte ekde la Packontrakto de Prago fare de malamikaj svedoj - dume la princelektistaj trupoj estis malobeemaj kaj kondutis eĉ pli malbone ol aliaj fremdaj. Per saĝeco kaj energio la juna princo superis ĉiujn tiajn malfacilaĵojn: en 1641 li akiris sukcese Prusion, faris packontrakton kun Svedio, maldungis sovaĝiĝintajn dungosoldatojn kaj kreis malgrandan sed efikan armeon. Per ĝi eblis sekurigi ordon en la lando kaj neŭtralecon almenaŭ por la uestaj teritorioj.

Por faciligi la realigon de la Vestfalian Pacon li fordonis Antaŭpomerion kaj la elfluejon de Odro rezignante en favoro de Svedio je propraj mar-komercaj planoj. De la heredo pomeria li retenis nur Malantaŭan Pomerion kaj rekompence la episkopujojn de Halberstadt, Minden, Kamień Pomorski kaj (iam estontece) ankaŭ de Magdeburg. Liaj klopodoj - meti bazon post la paconktrakto por ordigita ŝtato, por funkcianta armeo, por rajtoekvilibro inter la klasoj, por rekonstruita lando - jam 1655 perturbitis. Ĉar tiam eksplodis la Nordia Milito 1655-1660. Frederiko Vilhelmo sukcesis teni memstaran pozicion inter la militantaj ŝtatoj kaj helpe venkigis la svedojn ĉe Varsovio (28.- 30.7.1656). De Karolo la 10-a Gustavo (Svedio) li gajnis la agnoskon de la prusia memstareco. En 1657, dume la sveda reĝo ekmilitis kontraŭ la danoj, li faris packontrakton kun la poloj (Kontrakto de Wehlau/Snamensk, hodiaŭa Distrikto Gvardejsk; 19.9.1657). Peranto estis la hungaria reĝo Leopoldo kiu bezonis la voĉdonadon de la princo-elektisto por iĝi imperiestro. Ankaŭ per tiu agnoskitis la memstareco de Prusio.

Reformoj[redakti | redakti fonton]

Prusio partoprenis la grandan aliancon kontraŭ Svedio kaj la militon en Ŝlesvigo kaj Danio. Per la Traktato de Oliva (3.5.1660) nur Prusio profitis inter ĉiuj militintaj ŝtatoj. Ĉar per ĝi eĉ Pollando agnoskis Prusion suverena ŝtato. Post la pacrefaro rajtoj kaj privilegioj de la klasoj en la diversaj regionoj tranĉitis kaj unueca financsistemo instalitis. Krome klare diritis ke en kazo de urĝo la suvereno rajtus perforte teni ordon en la ŝtato: jen la komenciĝoj de la moderna brandenburgia-prusia ŝtato. La reagoj estis diversaj: kelkaj tre severaj luteranoj - kiuj ne ŝatis la reformitan ŝtatestron - vokis je helpo eĉ la polojn. Frederiko Vilhelmo aperis en Kenigsbergo kune kun sufiĉe da soldatoj. Post plia malseverigo de kelkaj leĝoj li ovaciitis finfine de ĉiuj en la jaro 1663.

Danke al ĉie enkondukitaj impostoj por muelado, buĉado, bierfarado Frederiko Vilhelmo gajnis la necesajn rimedojn por financi la armeon kaj pligrandigi la nombron de pretaj soldatoj je 20 miloj. Sed li ankaŭ strebis antaŭenpuŝi bonfaron por ĉiuj apogante la agrikulturon, la malarvaligon de nekultivataj teritorioj, la inviton de fremduloj veni ekzilen en Prusion, la forigon de bariloj administraciaj por la metiistoj. Inter la konfesioj regu paco kaj unueco kaj la mara komercado ekfloru. Li konstruigis la Müllrose-kanalon (apud Brieskow-Finkenheerd), faris modernan poŝtan servon, fondis mararmeon kaj kolonion Granda Frederikurbo en Afriko. Por tio faritis ankaŭ speciala afrika komerca kompanio. Sed rimedoj estis limigitaj kaj entreprenemo de la komercistoj estis ŝajne malsufiĉaj. Ankaŭ sciencaj kaj artistaj projektoj liaj nur parte realigitis. Kio ja ekfunkciis bone estis inteligenta oficista klaso (Freiherren von Schwerin, la ambau de Jena, Hoverbeck, Krockow, Meinders, Fuchs) kaj kuraĝema oficiraro (Graf Waldeck, Sparr, Derfflinger, Fürst Anhalt, Schöning).

Politika realo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tia senbremsebla agademo ene de la lando Frederiko Vilhelmo ankaŭ atentis la disvolvojn en la oriento kaj la okcidento de Eŭropo. Devante protekti siajn ĉerejnajn posedaĵojn li implikitis kontraŭvole en internaciaj kvereloj: kiam Ludoviko la 14-a (Francio) invadis en 1672 Nederlandon kun multego da soldatoj la princo-elektisto sukuris la minacitan najabaran ŝtaton. Nederlando estis por li muro kontraŭfranclanda koncerne germanian memstarecon. Ĉar la imperiestro kaŝe intertraktis kun la francoj por resti neŭtrala, milito kun Franclando ne okazis. La francoj okupis en 1672–73 grandajn partojn de Vestfalio. Finfine faritis en la 16.6.1673 la Packontrakto de Vossem kio ankaŭ favoris Prusion. En la 1.7.1674 Frederiko Vilhelmo denove eniris aliancon kontraŭfranclandan kaj partoprenis kampanjon kontraŭ Turenne en vintro de 1674/75 kune kun la imperiestra militistaro. Sed la aliancanoj ne estis sufiĉe unuecaj kaj devis retiriĝi el Alzaco.

Pro invado de svedoj en Prusion Frederiko Vilhelmo devis hejmen moviĝi. Per la atako de Rathenow (25.6.1675) kaj la venko ĉe Fehrbellin (28.6.) restarigitis la brandenburgia armila gloro. Inter 1675–78 konkeritis ĉiuj fortikaĵoj de Antaŭpomerio kaj, post kuraĝa resisto, ankaŭ Szczecin. Dum laciga vintra kampanjo en 1678–79 la svedoj repuŝitis al Livonio. La premion de tiaj oferoj (li havis intertempe armeon kun pli ol 40 000 viroj, kiujn li financis sen iu ekstera helpo), nome Antaŭpomerion, li devis denove cedi post la Traktato de Saint-Germain (1679). Ĉar li ne akiris helpon nek de Nederlando nek de la imperiestro viena. Kolereme pro tio kaj pro nesenco ne plu kontraŭante la francan reĝon, li ekaliancanis kun la francoj. Per kaŝa kontrakto de la 25.10.1679 li promesis al Ludoviko la 14-a elekti lin imperiestro en kazo de nova imperiestra kre-baloto. Malgraŭ diversaj brutalaĵoj de Ludoviko, Prusio kelktempe ne plu militis kontraŭ Francio. Kontraŭ Hispanio, kiu rifuzis devigan pagon de ŝuldoj, senditis fare de Prusio armeŝipoj (tamen sen sukceso). Kun Nederlando Frederiko Vilhelmo ankaŭ ekkverelis pro nepagitaj ŝuldoj kaj pro kolonioj en Gvineo. De la imperiestro li postulis rekompencajn pagojn por perditaj heredorajtoj en Silezio. Sed kiam en la jaro 1685-a pro la ekrego de la katolika reĝo Jakobo la 2-a (Anglio) kaj la nuligo de la Nanta edikto ekminacitis protestantismo, la princo-elektisto faris novan aliancon kun la imperiestro. Li rezignis pri sileziaj heredpretendoj kontraŭ cedo de la eta distrikto de Świebodzin sendante eĉ helptaĉmenton de 8000 homoj kontraŭ la turkoj. Per la permeso de la Edikto de Potsdam de la 8.11.1685 li invitis la el Franclando fuĝintajn hugenotojn setli en prusiaj ŝtateroj. Pli ol 15 000 sekvis tiun vokon kaj dankis la grandanimecon per diligenta laboro kaj fondo de altvaloraj industriaj branĉoj. Novan eksplodon de milito kontraŭfrancia la princo-elektisto ne plu spertis mortante pro podagro.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Ĝis la olduleco Frederiko Vilhelmo estis impona homo: li havis belan figuron plenan de digneco, grandan kapon kun longaj haroj (poste kun peruko bukla), nazon aglan, okulojn brilajn. Lia temperamento estis viva kaj facile ekflamigebla. Kontraŭ la kunvivantoj li estis respektema, grandanima, kontraŭ fremduloj malpedanta. Dumilite li preferis modestan vivostilon kune kun la soldatoj, pace li ja amis pompon kaj festojn. Dufoje li nuptis, inter 1646–67 li estis edzo de Luise Henriette, princino de Oranje (travivis de tiu tempo nur unu filo, princo-elektisto Frederiko), en 1668 li edzinigis la vidvigitan dukinon Dorothea de Lüneburg (princino de Holstein-Glücksburg), kiu naskis por li sep infanojn. La volo malavare zorgi ankaŭ por la kvar filoj el la dua geedzeco - Philipp (1669-1711), Karl (1672–95), Albrecht (1673–1731), Christian (1677–1734) - vekis ĉe la princo-elektisto Frederiko suspekton kontraŭ la duonpatrino. Pro tio la testamento de la patro de li simple nuligitis. Kvankam plurfoje militoj ekde 1672 denove malfunkciigis fruktojn de paca konstruo, la rezulto de lia longa regado estas tre impona komparite al la malfortaj elirpunktoj politikaj de 1640. La artisto Schlüter faris monumenton de la rajdanta Frederiko Vilhelmo sur la ponto Kurfürstenbrücke en Berlino; ekde 1889 portis lian nomon la Silezia kirasista gardio nr. 1.

Frederiko Vilhelmo ankaŭ estis membro de Fruktodona Societo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Frederiko Vilhelmo kiel infano en 1626