Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Frederiko la 1-a
Frederiko Barbarossa en kroniko el la 13-a jarcento

Frederiko Barbarossa, germane Friedrich, kun italdevena kromnomo Barbarossa, naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1122 en sudokcidenta Germanio kaj mortis la 10-an de junio 1190 en la rivero Göksu en Anatolio. Ekde la jaro 1147 li sub la nomo Frederiko la 3-a estis duko de la duklando Ŝvabio. Dum 1152 li en Frankfurto ĉe Majno elektiĝis romie germana reĝo (latine rex Romanorum) kaj en Akeno kroniĝis. Aldone li kroniĝis reĝo de Italio en Pavia dum 1154. Ekde 1155 li sub la nomo Frederiko la 1-a estis imperiestro de la germana Sankta Romia Imperio. Fine dum 1178 li aldone en Arles ankoraŭ iĝis reĝo de Burgundio.

La kromnomon Barbarossa (barba „barbo“, rossa „ruĝeca“) li ekhavis en Italio - evidente pro sia, ŝajne impona, ruĝeca barbo.


Antaŭe:Duko de ŜvabioPoste:
Frederiko la 2-a11471152Frederiko la 4-a
Antaŭe:Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio
ekde 1155 imperiestro
Poste:
Konrado la 3-a11521190Henriko la 6-a