Frederiko la 1-a (Palatinato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Frederiko, la Venkanto
Palatinata Elektisto
Palatinata grafo ĉe Rejno Wappen Kurpfalz.svg
gravuraĵo de Albrecht Altdorfer (1480-1538)
gravuraĵo de Albrecht Altdorfer (1480-1538)
Regado 1451 - 1476
Antaŭulo Ludoviko la 4-a, lia frato
Sekvanto Filipo, lia nevo
Persona informo
Naskiĝo 1-a de aŭgusto 1425
en Heidelberg, Elekto-Palatinato, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto 12-a de decembro 1476
en Heidelberg, Elekto-Palatinato, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Tombo Jesuitenkirche (Heidelberg) [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Ludoviko la 3-a [#]
Patrino Mathilde van Savoye [#]
Gefratoj Mechthild of the Palatinate • Ludoviko la 4-aRupreĥto de Palatinato [#]
Edz(in)o Clara Tott [#]
Idoj Louis I, Count of Löwenstein [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Frederiko la 1-a de Palatinato, nomata "la Venkanto" (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1425 en Heidelberg, mortis la 12-an de decembro 1476 samloke) estis Palatinata grafo de la Rejno kaj Palatinata princo-elektisto el la dinastio de la Vitelsbaĥoj inter 1451 kaj 1476.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Ludoviko la 3-a, Palatinata Elektisto (1378-1436)[1] kaj lia dua edzino Matilda de Savojo (1390–1438)[2]. Liaj pripatrinaj geavoj estis Amadeo de Savojo, Princo de Akeo (1363-1402)[3][4] kaj lia edzino Katarina de Ĝenevo.

Li regis la palatinatan elektecon post la morto de sia frato Ludoviko la 4-a kiel regento, nome de sia nevo Filipo, la Justulo, Palatina Elektisto. En 1451, li adoptis sian nevon kaj rifuzis edziĝi. Kredante sin kun rajto al la titolo, li postulis la agnoskon kiel legitima elektisto, sed, tiu ago estis kontraŭa al la imperia leĝo. La imperiestro Frederiko la 3-a (1415-1493) rifuzis la novan kondiĉon de Frederiko. Tamen, la imperiestro ne sukcesis forigi lin, ĉar li estis lerta strategiisto kaj aliancito de Ludoviko la 9-a, Duko de Bavario (1417-1479)[5].

Frederiko venkis aliajn oponantojn same kiel Alberto la 3-a, Elektisto de Brandenburgo (1414-1486)[6], apoganto de la imperia partio, kaj Teodoriko de Isenburgo (1412-1482)[7], la ĉefepiskopo de Majenco, kaj pligrandigis sian teritorion. Dum la Batalo de Seckenheim, epizodo de la Bavaria Milito, inter 1459 kaj 1463, Frederiko kaptis siajn antagonistojn episkopo Georgo de Metz, margrafo Karlo la 1-a de Badeno kaj grafo Ulriko la 5-a de Virtembergo (1413-1480)[8].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]



Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj