Frederiko la 2-a (Saksio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Frederiko la 2-a
Princo-elektisto de Saksio Blason Jean-Georges IV de Saxe.svg
Saxonia Museum für saechsische Vaterlandskunde I 23.jpg
Regado 14281464
Antaŭulo Frederiko la 1-a, lia patro
Sekvanto Ernesto, lia filo
Coat of arms of Saxony.svg
Ceteraj titoloj 1440-1445 Landgrafo de Turingio
Persona informo
Devena nomo germane Kurfürst Friedrich der II. von SachsenFriedrich der Sanftmütige
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1412 (1412-08-22)
en Leipzig
Morto 7-an de septembro 1464 (1464-09-07) (52-jara)
en Leipzig
Tombo Meissen Cathedral [#]
Religio kristanismo [#]
Ŝtataneco Elektoprinclando Saksio [#]
Familio
Dinastio Dinastio Wettin [#]
Patro Frederiko la 1-a de Saksio [#]
Patrino Catherine of Brunswick-Lüneburg [#]
Gefratoj Anna of Saxony, Landgravine of Hesse • Catherine of Saxony, Electress of Brandenburg • Henry of Saxony • William III, Landgrave of Thuringia • Sigismund of Saxony [#]
Edzino Margareto de Aŭstrio [#]
Idoj Amalia of Saxony • Anna of Saxony, Electress of Brandenburg • Ernest, Elector of Saxony • Alberto la 3-a, Duko de Saksio • Hedwig, Abbess of Quedlinburg • Margaret of Sachsen [#]
Parencoj Albrecht III Achilles, Elector of Brandenburg • Frederiko la 1-a de Brandenburgio • Frederick I, Margrave of Brandenburg-Ansbach [#]
Profesio
Okupo aristokrato [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Friedrich der Sanftmütige en 1412

Frederiko la 2-aFrederiko la Milda (germane: Friedrich der Sanftmütige; naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1412 en Lepsiko, mortis samloke la 7-an de septembro 1464) estis saksia princo-elektisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li iĝis elektisto en 1428 sekvante la patron Frederiko la 1-a; kune kun siaj tri fratoj li instalitis regne en la aliaj posedaĵoj de la Dinastio Meißen kiujn li devis defendi kontraŭ la husmovadanoj ĝis la jaro 1432. Frederiko eĉ partoprenis la krucmiliton kontraŭ la husmovadanoj de 1431 ĝis la malvenko apud Taus. Malpli per armiloj ol per diplomatio li provis pligrandigi la potencon. Danke al la t.n. Arbitracio de Presburgo de 1439 li fakte ekestis reganto de la Burggravio Meißen: la konkuranto Heinrich von Plauen restis nur laŭtitole reganto.

Post la morto de reĝo Albrecht Frederiko engaĝiĝis por la elekto de la bofrato Frederiko la 3-a. Malamikeco en 1441 en Halle (Saale) kaj denove pro la frederikaj pretendo je rego de Malsupra Luzacio iĝis kaj repaciĝo eblis nur post la farado de la Kontrakto de Zerbst: tiam Frederiko kontentiĝis pri Senftenberg kaj Hoyerswerda.

Frederiko la Pacema de Turingio mortis seninfane. Sekve restis - post la morto de Henriko (1435) kaj la sacerdotiĝo de Siegmund (li iĝis episkopo de Würzburg sed maldungitis pro maldeca vivo kaj arestitis ĝismorte/1463) - nur la restantaj fratoj Frederiko kaj Vilhelmo kiel heredantoj. Tiel en 1440 por la lasta fojo venis ĉiuj wettinaj landoj sub unu regadon. Vilhelmo opiniis, post la heredaĵdivido de 1445 (li ricevis Turingion kaj parton de Osterland), ke li estus trompita. Kun la ĉefepiskopo de Magdeburg faritis de li kaŝa alianco por fremduligi suverenecon pri Turingio. Sed Frederiko la Milda sukcese jam antaŭ tiu puĉo okupis Turingion kaj tial dum longaj jaroj milito furoris en wettinaj landoj kun ŝanĝantaj sortoj. Ĉar Frederiko aliancianiĝis kun la Habsburgoj Vilhelmo petis helpon en Bohemio ktp. Kun bohemia asisto ŝturmprenitis en la 15.10.1450 la urbo Gera. Ne antaŭ la 24.1.1451 repaciĝo faritis en Pforta post kiam laŭdire ofertitis mortigo de la frato al Frederiko. Tion Frederiko bruskege rifuzis.

Pere de tia malfeliĉa malkonsentaro povis okazi la t.n. Saksia princrabo fare de Kunz von Kaufungen en 1455. La edzino de Frederiko estis Margareta, la fratino de imperiestro Frederiko la 3-a. Posteulo princelektista iĝis la filo Ernst.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Beschorner: Das sächsische Amt Freiberg und seine Verwaltung um die Mitte des 15. Jahrhunderts, Leipzig 1897

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 139, kiu legeblas tie ĉi interrete.