Saltu al enhavo

Frederiko la 5-a (Palatinato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederiko la 5-a
la "vintra reĝo"
Persona informo
Friedrich V. von der Pfalz
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1596 (1596-08-26)
en Deinschwang,  Palatinato
Morto 29-an de novembro 1632 (1632-11-29) (36-jaraĝa)
en Majenco
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per pesto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj germana latina vd
Ŝtataneco Palatinato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj vd
Patro Frederiko la 4-a de Palatinato Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Countess Louise Juliana of Nassau (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Louis Philip, Count Palatine of Simmern-Kaiserslautern (en) Traduki, Elizabeto Ĉarloto de Palatinato kaj Louise Juliana of the Palatinate (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Elizabeto Stuart (16131632) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Henry Frederick, Hereditary Prince of the Palatinate (en) Traduki, Sofia de Palatinato, Henriette Marie of the Palatinate (en) Traduki, Philip Frederick of the Palatinate (en) Traduki, Gustavus Adolphus of the Palatinate (en) Traduki, Charlotte of the Palatinate (en) Traduki, Edward, Count Palatine of Simmern (en) Traduki, Maurice of the Palatinate (en) Traduki, Karolo la 1-a Ludoviko de Palatinato, Louise Hollandine of the Palatinate (en) Traduki, Elizabeto de Palatinato, Roberto de Rejnlando, Ludwig von der Pfalz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Georgo Vilhelmo de Brandenburgio (bofrato)
Countess Louise Henriette of Nassau (en) Traduki (unuaranga kuzino)
Frederiko Henriko de Oranje-Nassau (onklo)
Georgo la 2-a de Britio (pranepo)
Sofio Doroteo de Hanovro (pranepino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aristokrato
militestro
politikisto
princo-elektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ŝtata administrado politiko militaj aferoj vd
Aktiva en Prago vd
En TTT Oficiala retejo vd
Reĝo de Bohemio
Frederiko la 1-a
Dum 1619-1620
Antaŭulo Ferdinando la 2-a
Sekvanto Ferdinando la 2-a
Palatinata grafo ĉe Rejno
Princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio
Frederiko la 5-a
Dum 1610-1623
Antaŭulo Frederiko la 4-a
Sekvanto Palatinata grafo: Karolo la 1-a
Princo-elektisto: Maksimiliano de Bavario
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederiko la 5-a de Palatinato, germane Friedrich V., ĉeĥe Fridrich Falcký, (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1596 ĉe Neumarkt in der Oberpfalz, mortis la 29-an de novembro 1632 en Majenco) estis de 1610 ĝis 1623 princo-elektisto de Elekto-Palatinato, kaj de 1619 ĝis 1620 kiel Frederiko la 1-a ankaŭ reĝo de Bohemio.

Frederiko naskiĝis kiel heredonto de Palatinato, negranda sed grava regno en la Sankta Romia Imperio, havanta parencajn ligojn al multaj regantaj dinastioj en la imperio kaj cetera Eŭropo. Li estis konvinkita kalvinisto kaj klopodis establi Palatinaton kiel gvida protestanta potenco en la Sankta Romia Imperio, sed implikiĝis en la politika malordo de religie malunueca Eŭropo. Akceptante la reĝan kronon de Bohemio, li ribelis kontraŭ imperiestro Ferdinando la 2-a kaj la imperio. La imperiestra propagando donis al la moknomon "vintra reĝo" (ĉeĥe Zimní král) pro la atendota mallonga regotempo. Li vere nur regis iom pli ol jaron, kaj la moknomo restis.

La politika agado de Frederiko estis unu el la kaŭzoj de la sekva Tridekjara Milito kaj havis vastajn kaj detruajn efikojn sur la imperion kaj tutan Eŭropon. Post la malvenko en la Batalo sur Blanka monto proksime de Prago kontraŭ la imperiestraj trupoj, li malgajnis ne nur la reĝlandon Bohemio sed eĉ ankaŭ sian propran reglandon Palatinato kaj la elektistecon.

Lia agado tamen kontribuis al la protestantismo en Eŭropo. Interalie, en 1701 lia filino Sofia de Palatinato estis elektita, ĝuste pro sia protestanta kredo, kiel brita tronheredonto kaj fariĝis la prapatrino de ĉiuj monarĥoj de Britio ĝis hodiaŭ.

Biografia skizo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]