Frederiko la 2-a (Saksio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Frederiko la Milda)
Frederiko la 2-a
Princo-elektisto de Saksio
Persona informo
Friedrich II
Naskonomo germane Kurfürst Friedrich der II. von SachsenFriedrich der Sanftmütige
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1412 (1412-08-22)
en Leipzig
Morto 7-an de septembro 1464 (1464-09-07) (52-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Katedralo de Meißen vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Elektoprinclando Saksio vd
Familio
Dinastio Dinastio Wettin vd
Patro Frederiko la 1-a de Saksio vd
Patrino Catherine of Brunswick-Lüneburg vd
Gefratoj Anna of Saxony, Landgravine of Hesse • Catherine of Saxony, Electress of Brandenburg • Henry of Saxony • William III • Sigismund of Saxony vd
Edz(in)o Margareto de Aŭstrio vd
Infanoj Amalia of Saxony • Anna of Saxony, Electress of Brandenburg • Ernesto de SaksioAlberto la Temerara, duko de Saksio • Hedwig, Abbess of Quedlinburg • Margaret of Sachsen • Heinrich von Sachsen • Friedrich von Sachsen • Alexander von Sachsen vd
Parencoj Albrecht Achilles • Frederiko la 1-a de Brandenburgio vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Duko kaj princo-elektisto de Saksio
Dum 14281464
Antaŭulo Frederiko la 1-a, lia patro
Sekvanto Ernesto, lia filo (princo-elektisto)
Alberto, lia filo (nur duko)
Duko de Saksio-Wittenberg
Dum 14281464
Margrafo de Meißen
Dum 14281464
Landgrafo de Turingio
Dum 14401445
Antaŭulo Frederiko la 4-a de Meißen kaj Turingio
Sekvanto Vilhelmo la 3-a de Saksio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederiko la 2-aFrederiko la Milda (germane: Friedrich der Sanftmütige; naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1412 en Lepsiko, mortis samloke la 7-an de septembro 1464) estis saksia princo-elektisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li iĝis elektisto en 1428 sekvante la patron Frederiko la 1-a; kune kun siaj tri fratoj li instalitis regne en la aliaj posedaĵoj de la Dinastio Meißen kiujn li devis defendi kontraŭ la husmovadanoj ĝis la jaro 1432. Frederiko eĉ partoprenis la krucmiliton kontraŭ la husmovadanoj de 1431 ĝis la malvenko apud Taus. Malpli per armiloj ol per diplomatio li provis pligrandigi la potencon. Danke al la t.n. Arbitracio de Presburgo de 1439 li fakte ekestis reganto de la burggraflando Meißen: la konkuranto Heinrich von Plauen restis laŭtitola burggrafo (kaj imperia princo), sed sen fakta regado.

Post la morto de reĝo Albrecht Frederiko engaĝiĝis por la elekto de la bofrato Frederiko la 3-a. Malamikeco en 1441 en Halle (Saale) kaj denove pro la frederikaj pretendo je rego de Malsupra Luzacio iĝis kaj repaciĝo eblis nur post la farado de la Kontrakto de Zerbst: tiam Frederiko kontentiĝis pri Senftenberg kaj Hoyerswerda.

Frederiko la Pacema de Turingio mortis seninfane. Sekve restis - post la morto de Henriko (1435) kaj la sacerdotiĝo de Siegmund (li iĝis episkopo de Würzburg sed maldungitis pro maldeca vivo kaj arestitis ĝismorte/1463) - nur la restantaj fratoj Frederiko kaj Vilhelmo kiel heredantoj. Tiel en 1440 por la lasta fojo venis ĉiuj wettinaj landoj sub unu regadon. Vilhelmo opiniis, post la heredaĵdivido de 1445 (li ricevis Turingion kaj parton de Osterland), ke li estus trompita. Kun la ĉefepiskopo de Magdeburg faritis de li kaŝa alianco por fremduligi suverenecon pri Turingio. Sed Frederiko la Milda sukcese jam antaŭ tiu puĉo okupis Turingion kaj tial dum longaj jaroj milito furoris en wettinaj landoj kun ŝanĝantaj sortoj. Ĉar Frederiko aliancianiĝis kun la Habsburgoj Vilhelmo petis helpon en Bohemio ktp. Kun bohemia asisto ŝturmprenitis en la 15.10.1450 la urbo Gera. Ne antaŭ la 24.1.1451 repaciĝo faritis en Pforta post kiam laŭdire ofertitis mortigo de la frato al Frederiko. Tion Frederiko bruskege rifuzis.

Pere de tia malfeliĉa malkonsentaro povis okazi la t.n. Saksia princforkapto fare de Kunz von Kaufungen en 1455. La edzino de Frederiko estis Margareta, la fratino de imperiestro Frederiko la 3-a. Posteulo princelektista iĝis la filo Ernst.

Friedrich der Sanftmütige en 1412

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Beschorner: Das sächsische Amt Freiberg und seine Verwaltung um die Mitte des 15. Jahrhunderts, Leipzig 1897

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 139 (tie ĉi interrete)