Fredric Wertham

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fredric WERTHAM (kies vera nomo estis: Friedrich Wertheimer; naskiĝis la 20-an de marto 1895 en Munkeno, Germanujo; mortis la 29-an de novembro 1981) estis german-usona psikiatrio kaj aŭtoro.

Li famiĝis pro sia en 1954 publikigita libro "Seduction of the Innocent" (Logo de la senpekuloj), kiu estigis la komikso-kodekson, por marki la malmoralajn aŭ alie nedeziratajn ekzemplerojn.

Bibliografio

  • Ole Frahm Letzte Warnung. Jugendkultur ist jugendgefährdend: F. W. und sein Kreuzzug gegen den Comic (Lasta averto. Junulkulturo estas junuldanĝeriga: F.W. kaj lia krucmilito kontraŭ komikso) en: Frankfurter Rundschau, 16-an de novembro 2006, p. 25