Freienorla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freienorla
Blazono
Freienorla (Germanio)
Freienorla (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Holzland
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Südliches Saaletal
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036423
Poŝtkodo 07768
Aŭtomobila kodo SHK
Oficiala Municipokodo 16074021
Politiko
Komunumestro Ulrich Eismann
Adreso de la administrejo Bahnhofstr. 23
07768 Kahla
Demografio
Loĝantaro 319 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 46′ N, 11° 33′ O (mapo)50.76944444444411.542777777778Koordinatoj: 50° 46′ N, 11° 33′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 180 m
Areo 6,81 km²
Oficiala retejo http://www.freienorla.de
vdr

Freienorla estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Holzland de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 319 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam de 500 a.K. estas la unuaj spuroj de setlado (urno-kremaciejo ĉe Hahnenborn). En 1176 oni aŭdas pri akvomuelejo ĉe Orla-travadejo. La unua endokumenta mencio estis inter 1235-1237; tiujarcente ankaŭ estis starigita la Laŭrenco-kirko (kun rempareto) en gotika stilo. En 1378 venis la nomo Vienorla; la najbaraj komunumoj apartenis al la juĝujo de Orlamünde. Ĉu al tiu administradujo iam ankaŭ anis ankaŭ Freienorla malklaras. Tradicie la vilaĝanoj substrekas neniam esti estintaj sub fremda jugo. En 1547 la oficiro Joachim von Brandenstein sukcese haltigis hispanajn soldatojn ĉe la faŭkoj de Freienorla kaj venkis ilin.

La Malsupra muelejo estas posedata de privatulo; ĝia uzo estas ankaŭ pensiona

En Freienorla staris du el dekkvin enregionaj muelejoj. La monumentprotektitaĵo Malsupra muelejo/Untermühle viziteblas ankaŭ nun. Mencio ĉi-pria datumas de 1447; tiam la muelistoj krome rajtis elverŝi kaj vendi bieron. Ĝiaj proprietuloj malfruaj estis la senjoroj de Eichenberg; post brulkonsumiĝo en la 15.12.1895 iĝis rekonstruo ĝia inter la jaroj 1896 kaj 1898 dum kio oni instalis modernan mueladteknikaĵojn kaj akvoradon kun diametro de 5,5 metroj. Ĝiaj klientoj estis bakistoj inter Jena kaj Pößneck. La dua muelejo freienorla-a estis la Supra muelejo kiu estis muelada, sega, olea. Poste surloke konstruiĝis porcelanfabriko kiu funkciis ĝis la komenco de la 1960-aj jaroj.

Ponto trans la rivero Saale, de la fervojlinio Orlabahn inter Orlamünde kaj Pößneck

La stacidemeto en distanco de nur ne tute 0,6 km for de la stacidomo de Orlamünde estas monumentprotektita; la linio estis inaŭgurita en la 1.10.1889. Surtombeje estis entombigitaj sep viktimoj de koncentrejanara translokigo de aprilo 1945; la marŝo de la internigitoj kondukis ankaŭ tra Freienorla kaj du noktojn ili restis surloke. Memorŝtono por ili estis starigita en 1985.[1]

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

En Freienorla estas diversaj metiejoj, i.a. vendejo de iloj, ĉarpentejo, trinkaĵvendejo kaj aŭtomobilejo. Ankaŭ turismaj kaj gastejaj institucioj gravas. En la malnova Malsupra muelejo estas hodiaŭ pensiono, dua troviĝas pli oriente. La gastejo Ĉe la cigno kun pensiono estas ĝuste apud la Laŭrenco-kirko ĉe la ĉefe placo.

Kondukas travilaĝe la landa ŝoseo L 1108 disde Orlamünde al Pößneck, de kiu flankenkondukas strato al Hummelshain. Federacia ŝoseo B 88 kondukas tra la tre najbara Orlamünde de kie oni havas la plej proksiman alirejon al la federacia aŭtostratego A 4 ĉe Jena. Ĉe la stacidomo Orlamünde-Naschhausen, kiu disde Freienorla rekte videblas, la fervojlino inter Orlamünde kaj Pößneck (malsupra stacidomo) trafas la linion inter Großheringen kaj Saalfeld sur kiu ĝis decembro 2013 cirkulis rapidegaj vagonaroj inter Berlino kaj Munkeno. La organizaĵo JES Verkehrsgesellschaft sekurigas regulajn bustrafikon publikan al Orlamünde respektive Kahla.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Band 8: Thüringen. VAS – Verlag für Akademische Schriften, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 209.