Freiherr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa krono de Freiherr kun sep perloj, kiel uzita ĉe blazono.

Freiherr [fraj her] (germanlingve; laŭvorta signifo "libera sinjoro"), en Esperanto "barono", estas nobela titolo en la Sankta Romia Imperio kaj en ties variaj sukcedaj ŝtatoj, kiaj Aŭstrio-Hungario, Prusio, Germana Imperiestra Regno ktp. Ĝi ekvivalentas al barono en aliaj landoj. Tradicie ĝi indikas la duan plej malaltan titolan rangon ene de la nobelaro, super Ritter (kavaliro) kaj Edler (nobelrango sen specifa titolo) kaj sub Graf (grafo) kaj Herzog (duko).

Freiherr estas la titolo por viro. Edzino de Freiherr estas Freifrau ("baronino", "baronedzino"), needziniĝinta filino de Freiherr estas FreiinFreifräulein ("baronidino").

Freiherr en malsamaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Multaj lingvoj uzas la germanan vorton Freiherr pli-malpli senŝanĝe. Lingve tre parencas la titolo friherre en la Reĝlando Danio, Reĝlando Norvegio kaj Reĝlando Svedio, kaj historie la nederlanda titolo vrijheer. Kontraste, la ĉeĥa lingvo uzas la terminon svobodný pán (sama laŭvorta signifo "libera sinjoro") por viro kaj svobodná paní ("libera sinjorino") por virino. La germana vorto Freiherr fariĝis en popola ĉeĥa lingvo bazo de vortoj frajer (origine en signifo belulo, tiu, kiu iradas okulfrape bele vestita poste bela junulo; komparu: dando, snobo, makaronia) kaj frajeřit (en signifo fanfaroni), do frajer povas esti ankaŭ tiu, kiu fanfaronas per io.

Freiherr post 1919[redakti | redakti fonton]

Ekde la Novembra Revolucio en 1919 leĝe ne plu ekzistas nobeloj en GermanioAŭstrio. En Germanio la iamaj nobelaj titoloj plu ekzistas kiel partoj de la familia nomo. Ekzemple prezidanto Richard von Weizsäcker havas la oficialan familian nomon "Freiherr von Weizsäcker" sed (kiel ĉiu germano post 1919) ne estas germana nobelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • "Freiherr -- Britannica Online Encyclopedia", Britannica Online Encyclopedia, 2008, webpage: EB-Freiherr.