Fresa y chocolate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fresa y chocolate
filmo
Originala titolo Fresa y chocolate
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1993, 6 okt. 1994
Ĝenro filma dramo, komedia dramo, samseksemeca filmo, amafera filmo, komedia filmo
Reĝisoro(j) Juan Carlos Tabío • Tomás Gutiérrez Alea
Scenaro Senel Paz • Tomás Gutiérrez Alea
Loko de rakonto Kubo
Muziko de José Maria Vitier
Rolantoj Jorge Perugorría • Vladimir Cruz • Francisco Gattorno • Mirtha Ibarra • Marilyn Solaya
Honorigoj Silver Bear Grand Jury Prize
IMDb
vdr

Fresa y chocolate (Frago kaj ĉokolado)[1]​ estas filmo kunproduktorita kub-hispan-meksike de 1993 kunreĝisorita de Tomás Gutiérrez Alea kaj Juan Carlos Tabío.[2]​ "Fresa y chocolate" estas drama filmo kaj unu de la unuaj ekzemploj[3] de temaro GLAT en kino de hispanamerikaj landoj.[4] La geaktoraron estras Jorge Perugorría, Vladimir Cruz kaj Mirtha Ibarra. La scenaro estas bazita sur la rakonto de Senel Paz nome El lobo, el bosque y el hombre nuevo (La lupo, la arbaro kaj la nova homo), kaj la verkisto mem faris la adapton de la rakonto al scenaro.

Ĝi estas la unua filmo reprezentanta Kubon kiu atingis nomumon, nome en la kategorio de Plej Bona Eksterlanda Filmo, en la Oskar-premioj de 1994.[5] Ĝi estis prezentita en nombraj internaciaj kinfestivaloj, kiel tiuj de Berlino kaj Ĉikago,[6] kaj akiris la Goja-premion al la plej bona eksterlanda filmo hispanlingva en la ceremonio de 21a de januaro 1995.[7]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Havano fine de la 1970-aj jaroj okazas historio de amikeco inter du tre diferencaj junuloj: nome David kaj Diego.[8] David (Vladimir Cruz) estas naiva studento de Politikaj Sciencoj en La Universitato de Havano, konvinkita komunisto kiuj loĝas en studenta rezidejo. Lian grupon kontrolas Miguel (Francisco Gattorno) membro de la Kuba Komunisma Partio.

Diego (Jorge Perugorría) estas juna klera artisto, samseksema, individuisma kaj skeptikisma, konas hazarde David kaj estas altirita de la studento. Cele al klopodo por seksumado, invitas David hejmen kun la ekskuzo pruntedoni librojn, sed David dekomence malakceptas; poste li sentas fascinon por la libereca vivo de la artisto. Tial ili amikiĝis sincere spite diferencojn kaj ideologiajn kaj personajn, dum Diego devojiĝas el iama seksa altirado. David dum seksrilatis kun Nancy (Mirtha Ibarra), prostituino. La komunisto Miguel ĉikanis Diego, uzante la ekskuzon ke David estas samseksema kaj tial kontraŭrevolucia. Diego decidas formigri el Kurbo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Jorge Perugorría - Diego
  • Vladimir Cruz Domínguez - David
  • Mirtha Ibarra - Nancy
  • Francisco Gattorno - Miguel
  • Joel Angelino - Germán
  • Marilyn Solaya - Vivian
  • Andrés Cortina - santero
  • Antonio Carmona - fianĉo
  • Ricardo Ávila - taksiisto
  • María Elena del Toro - pasaĝerino
  • Zolanda Oña - pasaĝerino
  • Diana Iris del Puerto - najbarino

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Fresa y Chocolate (1993)». [1] Konsultita la 21an de aprilo 2017.
  2. «Cuba indulta a "Fresa y Chocolate"». Diario El Mundo. 14a de marto 2017. Konsultita la 21an de aprilo 2017.
  3. «La película que impactó pero no cambió a los cubanos». en [2]. BBC. 1a de majo 2013. Konsultita la 21an de aprilo 2017.
  4. Gus Barrientos. «Cuba reestrena "Fresa y Chocolate" ante un público más abierto». en [3]. Arkivita el originalo la 22an de aprilo 2017. Konsultita la 21an de aprilo 2017.
  5. «Fresa y Chocolate». en [4] (en angla). Konsultita la 30an de aprilo 2017.
  6. El País, (25a de aprilo 1994). «'Fresa y chocolate', el polémico helado cubano, llega a los cines españoles». EL PAÍS. Konsultita la 24an de aprilo 2017.
  7. «Premios Goya 1995». en [5]. Academia de las Artes y las Ciencias Cinematográficas de España. Konsultita la 22an de aprilo 2017.
  8. Seguin, Jean Claude (30a de aprilo 2011). «El lobo de fresa y el bosque de chocolate. Senel Paz y sus variaciones cinematográficas». Arbor 187 (748): 325-335. ISSN 1988-303X. doi:10.3989/arbor.2011.748n2012. Konsultita la 22an de aprilo 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fresa y chocolate en la hispana Vikipedio.