Fresneda de la Sierra (Cuenca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fresneda de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16141
Politiko
Urbestro Juan Carlos Cañizares Martínez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 53  (2016)
Loĝdenso 1,65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 2° 8′ U (mapo)40.3914583-2.141628Koordinatoj: 40° 23′ N, 2° 8′ U (mapo) [+]
Alto 993 m [+]
Areo 32,067281 km² (3 206,7281 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Fresneda de la Sierra (Provinco Kvenko)
Fresneda de la Sierra (Provinco Kvenko)
DEC
Fresneda de la Sierra
Fresneda de la Sierra
Situo de Fresneda de la Sierra
Fresneda de la Sierra (Hispanio)
Fresneda de la Sierra (Hispanio)
DEC
Fresneda de la Sierra
Fresneda de la Sierra
Situo de Fresneda de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresneda de la Sierra (Cuenca) [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Fresneda de la Sierra (Fraksinaro de la Montaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas fresnedero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 53 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,65 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Fresneda de la Sierra estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 993 m super marnivelo; je malpli ol 44 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. Ĝi distas ankaŭ 212,4 km al Madrido, 242,7 km al Valencio, 584,1 km al Barcelono. La areo de ties teritorio estas de 32,067281 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°23′29″N 2°08′30″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ties origino estas malfacile datebla, sed oni supozas ke dum la islama dominado, ĝi apenaŭ estis loĝata de arabaj setlantoj. La unuaj konstruaĵoj aperis dum la reloĝiga periodo de la 12a jarcento kaj temis pri kristanoj devenjs el la teroj de la Paramo Molines.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fresneda de la Sierra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Fresneda de la Sierra kie oni alvenis al la nunaj 53.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis lastatempe el maldekstra partio PSOE.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Rura turismo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]