Fresno de Sayago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fresno de Sayago
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49216
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 151  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 5° 58′ U (mapo)41.3184207-5.9708098Koordinatoj: 41° 19′ N, 5° 58′ U (mapo) [+]
Alto 798 m [+]
Areo 64,51 km² (6 451 ha) [+]
Fresno de Sayago (Provinco Zamoro)
Fresno de Sayago (Provinco Zamoro)
DEC
Fresno de Sayago
Fresno de Sayago
Situo de Fresno de Sayago
Fresno de Sayago (Hispanio)
Fresno de Sayago (Hispanio)
DEC
Fresno de Sayago
Fresno de Sayago
Situo de Fresno de Sayago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresno de Sayago [+]
vdr

Fresno de Sayago estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Fresno estas tradukebla etimologie al frakseno.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Fresno de Sayago, Los Maniles kaj Mogátar, okupas totalan areon de 64,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 159 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 750 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 30 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Almeida de Sayago, Bermillo, Pereruela kaj Peñausende.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]