Freudenstein (Freiberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri burgo en la saksia urbo Freiberg. Por samnoma burgo en la bohemia urbo Jáchymov (germane Sankt Joachimsthal) vidu tekston Freudenstein (Jáchymov).
Turo de la kastelo Freudenstein
Stato de la jaro 1554
Stato en la jaroj 1572 ĝis 1575
Bildo ĉirkaŭ la jaro 1835
La kastelo Freudenstein en la jaro 2008
Nokta impreso

Freudenstein estas la nomo de kastelo en la urbo Freiberg, Saksio, Germanio. Ĝi situas ĉe koordinatoj 50°55′13.56″N 13°20′23.86″E  /  50.9204333°N, 13.3399611°O / 50.9204333; 13.3399611 (Freudenstein (Freiberg))Koordinatoj: 50°55′13.56″N 13°20′23.86″E  /  50.9204333°N, 13.3399611°O / 50.9204333; 13.3399611 (Freudenstein (Freiberg)).

Grafo Otto konstruigas ĉirkaŭ la jaro 1175 burgon por protekti la minadon kaj la setlejon, kiu poste nomiĝos Freiberg. En la unua tempo la burgo havis la nomon Freiheitsstein.

En la 16-a jarcento princo-elektisto August ordonas malkonstrui la kadukan konstruaĵon kaj en ties loko ekestis kastelo laŭ la stilo renesanco.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.