Fridriĥ Cander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fridriĥ Cander
Persona informo
Georg Arthur Constantin Friedrich Zander
Naskiĝo la 23-an de aŭgusto 1887
en Riga
Morto la 28-an de marto 1933
en Kislovodsk
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifoida febro vd
Tombo Kislovodsk vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Rīgas politehniskais institūts vd
Subskribo Fridriĥ Cander
Profesio
Okupo inventistoinĝeniero • aerokosma inĝeniero vd
Laborkampo kosmonaŭtiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fridriĥ Arturoviĉ CANDER (ruse Фридрих Артурович Цандер, germane Friedrich Zander, latve Frīdrihs Canders; naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1887 en Riga, mortis la 28-an de marto 1933) estis soveta sciencisto kaj inventisto en areo de interplanedaj flugoj, reakciaj moviloj kaj flugaparatoj.

En jaro 1914 li finis Rigan politeknikan instituton. Pri problemoj de reakcia movo li komencis okupiĝi ekde jaro 1908. Li okupiĝis pri problemoj de konstruado de kosmaj aparatoj, elekto de moviganta forto, metodoj de purigo de atmosfero en kosma aparato, ktp. En jaro 1909 li unufoje eldiris penson, ke estas laŭcele uzi kiel brulaĵon elementojn de konstrukcio de interplaneda ŝipo. En jaro 1917 li komencis sistemajn esplorojn pri problemoj de raketokosma scienco kaj tekniko. En jaro 1921 li prezentis projekton de inteplaneda kosmoŝipo-aviadilo en Moskva gubernia konferenco de inventistoj. En jaro 1924 li publikigis en revuo "Tekniko kaj vivo" artikolon "Flugoj al aliaj planedoj", en kiu li eksponis sian ĉefan ideon - kombino de raketo kaj aviadilo por starto de la Tero kaj posta forbruligo de aviadilo en kamero de raketa movilo por plilongigo de raketa flugo. En la sama jaro li ellaboris ideon pri uzo de gravita kampo de luno aŭ planedoj por pligrandigo de rapido de la flugo, kaj ideon de glisanta malsupreniĝo de kosma aparato kun bresmado en atmosfero de planedo. Ekde 1920aj jaroj li, kune kun esploro de problemo de interplanedaj komunikadoj, okupiĝis pri ellaboro de teorio kaj komputado de moviloj de kosmaj aparatoj. Li proponis skemon kaj konstrukcion de motoro kun interna brulado, kiu ne bezonas atmosferan aeron. Li plenumis kelkajn teoriajn komputadojn pri efektiveco de moviloj de diversaj skemoj, inkluzive aeroreakciajn movilojn kaj kombinajn raketajn movilojn. Li verkis verkojn pri raketa astrodinamiko. Li esploris problemojn pri movo de kosma aparato en gravita kampo de suno, de planedoj kaj iliaj satelitoj, difinoj de trajektorioj kaj daŭroj de flugoj. En jaroj 1929-1932 li konstruis kaj testis reakcian movilon OR-1, funkciantan per premita aero kun benzino, en jaro 1933 - reakcian movilon OR-2 je likva oksigeno kun benzino. Li ellaboris projektojn de movilo 10 kaj raketo "GIRD-X", partoprenis en organizado de grupo pri esploro de reakcia movo (GIRD), en jaroj 1931-1932 estis ĝia prezidanto. En jaroj 1930-1931 li instruis en Moskva aviada instituto.

Per nomo de Cander estis nomita memora ĉambro en Riga politeknika instituto, muzeo de disvolviĝo de kosmonaŭtiko en Kislovodsk, strato en Moskvo situanta en Ostankino (distrikto), kratero sur la Luno ktp.

Biografio[redakti | redakti fonton]