Fridtjof Nansen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fridtjof NANSEN [FRITjof NANsen] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1861, mortis la 13-an de majo 1930) estis norvega esploristo, humanisto kaj sciencisto.

Kiam fondiĝis la Norvega Reĝlando, Nansen iĝis la unua ambasadoro de sia lando en Londono (1906–08). Kiam li estis nomumita en 1917 al norvega komisiono traktante en Usono, li sukcesis atingi la forigon de malpermeso pri eksporto de artikloj al Norvegio.

Li gvidis en la unua asembleo de la Ligo de Nacioj la norvegan komisionon (1920) kaj li restis elstara reprezentanto de la asembleo ĝismorte.

La konsilio de la Ligo nomumis lin en aprilo de 1920 por ĉefkomisaro pri organizo de la germanaj kaj aŭstraj-hungaraj militkaptitoj el Sovetunio (500 000 soldatoj). Kvankam la soveta registaro ne rekonis la mondan asocion, ili emis persone traktadi kun Nansen. Li sciigis en septembro de 1922 en la tria asembleo de la Ligo de Nacioj, ke li plenumis la taskon: 427 886 militkaptitoj hejmenvenis.

La Internacia Komisiono de la Ruĝa Kruco dum aŭgusto 1921 petis lin helpi mildigi la malsategon en Rusio. Oni nomumis lin la 15-an de aŭgusto ĉefkomisaro de la afero kaj li jam interkonsentis kun la rusa registaro la 27-an de aŭgusto, laŭ kiu li malfermis en Moskvo la Internacian Oficon de la Rusa Helpo. Kvankam la Ligo de Nacioj rifuzis la financan helpoteton de Nansen, la paroloj antaŭ amasa aŭskultantaro kaj alvokoj je privataj organizoj ebligis kolekti la necesan sumon.

Je inicitao de Nansen, oni interkonsentis la 5-an de julio 1922 en Ĝenevo pri enkonduko de la t.n. „Nansen-pasportoj” por senlandanoj. Oni fondis samloke en 1931 la Internacian Nansen-Oficejon por Rifuĝantoj, kiu agadis por interesoj de „blankaj” rusoj, turkiaj armenoj, germanaj judoj.

La monon, kiun li ekhavis per ricevo de la Nobel-premio pri paco dum la jaro 1922, li donis por internaciaj helpaj programoj. La Nansen-oficejo ricevis la Nobel-premion pri paco dum la jaro 1938.

La esploristo ellaboris ankaŭ la aparaton Nansen-botelo.

Literaturo en Esperanto

Ŝablono:Ĝermo-biografio