Friedemann Schulz von Thun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedemann Schulz von Thun
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1944 (1944-08-06) (79-jaraĝa)
en Soltau
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Gelehrtenschule des Johanneums
Okupo
Okupo psikologo • universitata instruisto
vdr

Friedemann SCHULZ VON THUN (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1944 en Soltau) estas germana psikologo kaj komunikad-sciencisto.

Inter 1967 kaj 1971 Schulz von Thun studis psikologion, filozofion kaj pedagogion en Hamburgo. En 1973 li doktoriĝis, en 1975 habilitiĝis; nelonge poste li iĝis profesoro. Li restis ĉe la universitato de Hamburgo, zorgante interalie pri la studtemo "konsilado kaj trejnado", ĝis sia emeritiĝo je la 30-a de septembro 2009.

Schulz von Thun kreis la "kvar-aspektan" aŭ kvar-flankan modelon de komunikado, ilustratan de "komunika kvadrato". Ĝi modelas kvar aspektojn aŭ flankojn de komunikado kaj reprezentas ilin per koloroj:

  • La objekta flanko, blua, informas pri la fakta enhavo.
  • La sinesprimo, verda, estas tio, kion la parolanto sciigas pri si mem, sendante mesaĝon.
  • La interrilata flanko, flava, esprimas la subjektivan rilaton de la sendanto al la ricevanto, lian opinion pri tiu ĉi.
  • La apelacia flanko, ruĝa, esprimas, kion la sendanto celas atingi per sia mesaĝo.

La samaj kvar flankoj rolas en la ricevo de mesaĝo, sed ne nepre laŭ la sama maniero, tiel ke eblas komunikada konflikto inter sendanto kaj ricevanto de mesaĝo.