Friederike Brion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friederike Brion
Persona informo
Naskonomo Friederike Elisabeth Brion
Naskiĝo 19-an de aprilo 1752 (1752-04-19)
en Niederrœdern
Morto 3-an de aprilo 1813 (1813-04-03) (60-jaraĝa)
en Meißenheim
Tombo Baden-Virtembergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioFrancioAlzaco
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Friederike Elisabetha BRION[1] (probabla 19a de aprilo 1752, Niederrœdern, Alzaco – 3a de aprilo 1813, Meißenheim ĉe Lahr) estis filino de pastro de Sessenheim kiu havis mallongdaŭran, sed intensan am-aferon kun juna Johann Wolfgang Goethe.

La juna Johann Wolfgang Goethe el Frankfurt am Main vizitis tiun pastrejon de Sessenheim, kiel kelkaj aliaj junuloj, kiam li estis studento de juro en Strasburgo. Li por unua fojo venis al Sessenheim en oktobro 1770 kaj renkontiĝis kun Friederike tie, por la unua fojo, en la sama monato,[1][2] kiam li estis ĉevalrajdante en la regiono kun alzaca amiko, nome medicina studento Friedrich Leopold Weyland (1750-1785).[3]

Kiam li forveturis el Strasburgo la juna, rilatotimema Goethe ĉesis la rilaton, sed tamen poste verkis al Friederike poemojn konatajn kiel Sessenheim-aj kantoj, inter kiuj Willkommen und Abschied (Bonvenon kaj adiaŭo), Mailied (Majokanto), Heidenröslein (Rozeto). Tiu lasta ofte estas asociita al la komenco de la movado konata kiel Sturm und Drang.

Franz Lehár komponis opereton Friederike pri la am-afero (1928). En 1932 tio venis al filmo "Frederica" en kiu ŝia rolulo estis ludita de la aktorino Mady Christians. Interesan verkon pri ŝi eldonis Albert Grün.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Karl Robert Mandelkow, Bodo Morawe: Goethes Briefe. 2a eldono. Vol. 1: Briefe der Jahre 1764-1786. Christian Wegner, Hamburgo 1968, p. 571
  2. Herman Grimm: Goethe. Vorlesungen gehalten an der Königlichen Universität zu Berlin. Vol. 1. J.G. Cotta'sche Buchhandlung Nachfolger, Stuttgart / Berlin 1923, p. 81
  3. Karl Robert Mandelkow, Bodo Morawe: Goethes Briefe. 2. edition. Vol. 1: Briefe der Jahre 1764-1786. Christian Wegner, Hamburg 1968, p. 572