Friedrich Adolf Wandersleb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Adolf Wandersleb
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1810 (1810-01-08)
en Werningshausen
Morto 21-an de oktobro 1884 (1884-10-21) (74-jaraĝa)
en Gotha
Familio
Infano Luise Wandersleb-Patzig
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Monumento por Wandersleb sur la monto Krahnberg en Gotha

Friedrich Adolf WANDERSLEB (naskiĝinta la 8-an de januaro 1810 en Werningshausen apud Straußfurt, mortinta la 21-an de oktobro 1884 en Gotha) estis germana pedagogo kaj muzikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frekventante porinstruistan seminarion en Gotha Wandersleb ne ekdeĵoris kiel instruisto kaj dediĉis sin tute al la muziko. Tion li povis permesi al si pro vere elstara talento sur multaj kampoj.

Estante bonega pianisto kaj pianludlernigisto li baldaŭ famekonitis; ankaŭ kiel dirigento li ege ŝatitis. Inter 1837 kaj 1881 li estis - kun kelkaj malgrandaj interrompfazoj - estro de la rondo Liedertafel en Gotha kaj ekde 1844 li orkestrestris dum festoj de la Turingia kantista federacio (Thüringer Sängerbund). Jarcentojn plurajn li deĵoris en la rolo de kortega kantoro en Gotha. Instigite de en Usonon elmigrintaj eksaj disĉiploj li sekvis ilin. Neniam kaj neniel sentante sin hejma en Ameriko li revenis en la patrujon jam post unu jaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kiel komponisto li kreis eĉ du operojn - Die Bergknappen kaj Lanwall - sed antaŭ ĉio belegajn porvirajn korusaĵojn. El ili plej konatas Wie herrlich ist mein Vaterland kaj Schweigend in der Abenddämmrung Schleier. Ankaŭ porpianaĵoj liaj ofte kaj volonte luditis. Lia duka moŝto gotaa aljuĝis al li la meritmedalon pri artoj kaj sciencoj kiel ankaŭ la titolon de muzika direktoro.

La dua edzino de li estis nepino de la filologo Friedrich Jacobs, kun kiu li havis unu filinon furorontan violonĉelistine.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Wandersleb, Adolf" fare de Max Berbig ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol 55 (1910), p. 1, kio relegeblas interrete tie ĉi.