Friedrich Albert Lange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Friedrich Albert Lange
Friedrich Albert Lange.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1828 (1828-09-28)
en Wald
Morto 23-an de novembro 1875 (1875-11-23) (47-jara)
en Marburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Peter Lange
Okupo
Okupo ĵurnalistoekonomikistofilozofo • universitata profesoro • sociologohistoriisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Friedrich Albert LANGE (Wald, Germanio, 28-a de Septembro 1828 - Marburgo, Germanio, 23-a de Novembro 1875) estis germana filozofo kaj sociologo.

Filo de la teologo, Johann Peter Lange, li edukiĝis en Duisburgo, Zuriko kaj Bonn, kie elstaris kaj en gimnastiko kaj kiel studento. En 1852 li iĝis instruisto en Kolonjo; en 1853 profesoro de filozofio en Bonn; kaj en 1858 instruisto en Duisburgo, al kio li rezignis kiam la registaro malpermesis al instruistoj partopreni en politiko.

Lange tiam ekkarieris en aktivula ĵurnalismo por la defendo de la politika kaj sociala reformo. Krom tio li trovis tempon por verki la plej parton de siaj plej konataj libroj, nome Die Leibesübungen (1863), Die Arbeiterfrage (1865, kvina eld. 1894), Geschichte des Materialismus und Kritik seiner Bedeutung in der Gegenwart (1866) kaj John Stuart Mills Ansichten uber die sociale Frage (1866).

En 1866, seniluziigita pro la aferoj en Germanio, li translokiĝis al Winterthur, ĉe Zuriko, por resti konektita la la demokratia gazeto Winterthurer Landbote. En 1869 li iĝis profesoro en Zuriko. La forta simpatio de la svisoj al la francoj en la Franci-Prusia Milito kondukis lin al rapida demizio. Ekde tiam li forlasis la politikon. En 1872 li akceptis profesorecon en la Universitato de Marburgo. Malfeliĉo li suferis fortan kaj longan malsanon kaj mortis en Marburgo.

Lai Logische Studien estis publikigitaj de Hermann Cohen en 1877. Lia ĉefa laboro, Geschichte des Materialismus (Historio de la materiismo) estas didaktika ekspono pli pri la principoj de materiismo ol vera ties historio. Laŭ Lange, pensi klare pri materiismo estas refuti ĝin.

Kvankam li malakceptis la marksisman materiismon, Lange plue influis supr la germanan social-demokratian movadon. Li favuris etiken motivitan, reformisman socialismon. Li speciale influis kelkajn estrojn de la Lassalle-a Allgemeiner Deutscher Arbeiter-Verein (Ĝenerala Unio de Germanaj Laboristoj). Poetaj estroj de la Marburga Skolo, kiel Cohen kaj Natorp, pluigis tiun asocion kun la reformisma frakcio de la SPD.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1855: Über den Zusammenhang der Erziehungssysteme mit den herrschenden Weltanschauungen verschiedener Zeitalter. (Pri la konekto inter la eduksistemoj kaj la regantaj mondokonceptoj de diferencaj epokoj.)
  • 1862: Die Stellung der Schule zum öffentlichen Leben. (La sinteno de la lernejo rilate al la publika vivo.)
  • 1863: Die Leibesübungen. Eine Darstellung des Werdens und Wesens der Turnkunst in ihrer pädagogischen und culturhistorischen Bedeutung. (Fizika ekzercado: Prezento de la historio kaj esenco de gimnastiko en ĝia pedagogia kaj kultur-historia signifo.)
  • 1865: Die Arbeiterfrage in ihrer Bedeutung für Gegenwart und Zukunft. (La laborafero en ĝia nuna kaj estonta signifo.)
  • 1865: Die Grundlegung der mathematischen Psychologie. Ein Versuch zur Nachweisung des fundamentalen Fehlers bei Herbart und Drobisch. (Fundamento de Matematika Psikologio. Klopodo de demonstrado de la fundamenta eraro de Herbart kaj Drobisch.)
  • 1866: Geschichte des Materialismus und Kritik seiner Bedeutung in der Gegenwart. (Historio de Materiismo kaj kritiko de ĝia nuna signifo.)
  • 1877: Logische Studien. Ein Beitrag zur Neubegründung der formalen Logik und der Erkenntnisstheorie. (Logikaj Studoj. Kontribuo al la nova fundamento de Formala Logiko kaj de Kognoteorio.)