Friedrich August Ludwig Nietzsche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Friedrich August Ludwig Nietzsche
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1756 (1756-01-29)
en Bibra
Morto 16-an de marto 1826 (1826-03-16) (70-jara)
en Eilenburg
Religio luteranismo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Profesio
Profesio teologo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Friedrich August Ludwig NIETZSCHE (naskiĝinta la 29-an de januaro 1756 en Bibra, mortinta la 16-an de marto 1826 en Eilenburg) estis germana teologo kaj avo de la gravega filozofo Friedrich Nietzsche.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nietzsche estis la filo de la princelektista saksia akciza inspektoro Gotthelf Engelbert Nietzsche (1714–1804) kaj de Johanna Amanda (fraŭline: Herold, el Reinsdorf). Li lernantis ĉe la humanisma Thomas-lernejo Lepsiko. Ekde 1776 li studis teologion ĉe la Universitato de Lepsiko sed doktoriĝis en Kenigsbergo. Li estis familie la unua akademia teologia sciencisto. Poste li estis paroĥestro ekde 1783 en Wolmirstedt, dum kio li edzinigis Johanna Friederike Richter el Goseck ein havonte kun ŝi naŭ infanojn. Post du jardekoj da deĵoro Nietzsche vokitis superintendanto al Eilenburg.[1] Vidviĝinte li nuptis Erdmuthe Dorothea Krause, la vidvinon de la vajmara kortegadvokato Karl Christoph Heinrich Krüger. Ilia opa filo (krom du aliaj infanoj), la posta paroĥestro Carl Ludwig Nietzsche, naskiĝis en 1813, la patro de la granda filozofo.

Karaktere Friedrich August Ludwig Nietzsche ja estis klerita kaj raciisma, sed valorkonservativa viro.

Skribitaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekster latinlingvan disertacion pri la 2-a epistolo de Petro (1785) li publikigis plurajn edifajn kaj pedagogiajn verketojn, ekz.:

  • Über Vorzüge, Beschwerden und Trost im Alter: Auf besondere Veranlassung zum weitern Nachdenken und zur Beruhigung für gutgesinnte Greise geschrieben (Leipzig 1789),
  • Über die höchstnötige Verbesserung der Chursächsischen Dorfschulen (Leipzig 1791),
  • Gamaliel oder über die immerwährende Dauer des Christentums, zur Belehrung und Beruhigung bei der gegenwärtigen Gärung in der theologischen Welt (Leipzig 1796),
  • Beiträge zur Beförderung einer vernünftigen Denkensart über Religion, Erziehung, Untertanenpflicht und Menschenleben (Weimar 1804)
  • Über Beschaffenheit, Zweck und Geist der jetzt veranstalteten Synoden und Prediger-Vereine (1817).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Joachim Böttcher: "Nietzsche, Friedrich August Ludwig", en: Bedeutende historische Persönlichkeiten der Dübener Heide, AMF- Nr. 237, 2012, p. 73.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Hintz: Liebe, Leid und Größenwahn: eine integrative Untersuchung zu Richard Wagner, Karl May und Friedrich Nietzsche. Königshausen & Neumann, Würzburg 2007, ISBN 978-3-8260-3501-2, p. 69.