Friedrich August von Hayek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich August von Hayek
Nobel-premiito
Persona informo
Friedrich August Hayek
Naskiĝo 8-an de majo 1899 (1899-05-08)
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Morto 23-an de marto 1992 (1992-03-23) (92-jaraĝa)
en Freiburg
Tombo Neustifter Friedhof vd
Religio Maronita eklezio vd
Lingvoj anglagermana vd
Loĝloko Freiburg vd
Ŝtataneco AŭstrioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de VienoUniversitato de Vieno vd
Subskribo Friedrich August von Hayek
Familio
Patro August von Hayek vd
Edz(in)o Helen Berta Maria von Fritsch • Helene Bitterlich vd
Infanoj Laurence Hayek • Christine von Hayek vd
Parencoj Karl Wittgenstein • Leopoldine 'Poldy' Kalmus vd
Profesio
Okupo ekonomikistofilozofohistoriisto • politikologo • universitata instruisto vd
Laborkampo ekonomikofilozofiopolitika filozofio • ekonomika teorio • liberalismosocia filozofiokognoscienco vd
Doktoreca konsilisto Ludwig von Mises • Friedrich von Wieser vd
Verkado
Verkoj The Road to Serfdom ❦
Law, Legislation and Liberty ❦
The Fatal Conceit ❦
The Constitution of Liberty vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich August VON HAYEK (8-a de majo, 1899 - 23-a de marto, 1992 en Frajburgo) estis ekonomikisto de la Aŭstria skolo de ekonomiko, nobel-premiito[1] en 1974, konata por lia defendo de libermerkata kapitalismo kontraŭ leviĝinta tajdo de socialisma pensado en la meza 20-a jarcento. En La Vojo al Servuto (1944) kaj sekvantaj verkoj, Hayek skribis ke socialismo necese kondukis al faŝismo kiam centra planado superregis individuajn preferojn en ekonomika kaj socia vivo. Hayek argumentis ke en centraj planitaj ekonomioj, unu individuo aŭ grupo de individuoj decidis la distribuadon de rimedoj por la tuta lando. Ĉi tiu amasado de povo kondukis al misuzado kaj la kreskado de faŝismo. Kvankam li estis akademia elpelito por multe da lia kariero, la verkaro de Hayek altiris novan atenton je la 1980-a kaj 1990-a jardekoj kun la sukceso de dekstranaj registaroj en Usono kaj Britio (Margaret Thatcher, brita ĉefministro de 1979 al 1990, estis malkaŝema fervorulo de la verkoj de Hayek) kaj la falo de komunismo.

Hayek kunhavis la Premio Nobel de Ekonomiko je 1974.

Friedrich Augustus von Hayek

Hayek estas ofte nomata kiel F. A. Hayek, ĉar lia tuta nomo estas Friedrich Augustus von Hayek.

Hayek aktivis en la Burĝa-Demokratia Partio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]