Friedrich August von Hayek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Augustus von Hayek

Friedrich August VON HAYEK (8-a de majo, 1899 - 23-a de marto, 1992) estis ekonomikisto de la Aŭstria skolo de ekonomiko, konata por lia defendo de libermerkata kapitalismo kontraŭ leviĝinta tajdo de socialisma pensado en la meza 20-a jarcento. En La Vojo al Servuto (1944) kaj sekvantaj verkoj, Hayek skribis ke socialismo necese kondukis al faŝismo kiam centra planado superregis individuajn preferojn en ekonomika kaj socia vivo. Hayek argumentis ke en centraj planitaj ekonomioj, unu individuo aŭ grupo de individuoj decidis la distribuadon de rimedoj por la tuta lando. Ĉi tiu amasado de povo kondukis al misuzado kaj la kreskado de faŝismo. Kvankam li estis akademia elpelito por multe da lia kariero, la verkaro de Hayek altiris novan atenton je la 1980-a kaj 1990-a jardekoj kun la sukceso de dekstranaj registaroj en Usono kaj Britio (Margaret Thatcher, brita ĉefministro de 1979 al 1990, estis malkaŝema fervorulo de la verkoj de Hayek) kaj la falo de komunismo. Hayek kunhavis la Premio Nobel de Ekonomiko je 1974.

Hayek estas ofte nomata kiel F. A. Hayek, ĉar lia tuta nomo estas Friedrich Augustus von Hayek.

Eksteraj ligiloj