Friedrich Bidder
Friedrich Heinrich Bidder estis germana-balta anatomo, patologo kaj fiziologo kaj profesoro pri Anatomio en la Universitato de Tartu, en la tiama Gubernio de Livonio, kiu apartenis al la Rusa Imperio. Li estis filo de Ernest Christian Bieder kaj lia edzino Amalia Jakobina.[1]
En 1834 li doktoriĝis ĉe la Universitato de Dorpat, kie li iĝis profesoro pri anatomio (1842), pri fiziologio kaj patologio (1843). Li estis koresponda membro (1857) kaj honora membro (1884) de la Sankt-Peterburga Akademio de Sciencoj (hodiaŭ Rusa Akademio de Sciencoj). Li estis la prezidanto de la "Societo de la Naturalistoj de la Universitato de Dorpat" inter 1877 kaj 1890.
Bidder estas ĉefe memorita pro siaj studoj pri nutrado kaj gastra fiziologio. Inter 1847 kaj 1852 li faris fiziologia-kemiajn studojn pri digestaj sukoj kaj metabolo kun kemiisto Carl Ernst Heinrich Schmidt (1822–1894). Li ankaŭ faris gravajn esplorojn de la simpatetika nerva sistemo kun Alfred Wilhelm Volkmann (1801-1877) kaj de la mjelo kun Karl Wilhelm von Kupffer (1829-1902).
La nomo de Bidder estas ligita al du anatomiaj strukturoj:
"Ganglioj de Bidder": ganglioj situantaj ĉe la malsupra fino de la atria septo; foje nomataj ventriklaj ganglioj. "Organo de Bidder": sfera, bruneta genera organo de masklaj bufoj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Neurologische Beobachtungen, ("Neŭrologiaj observoj"), 1836
- Die Selbständigkeit des sympathischen Nervensystems durch anatomische Untersuchungen nachgewiesen ("La sendependeco de la simpatia nerva sistemo pruvita per anatomiaj studoj"),(kune kun "Alfred Wilhelm Volkmann", 1842)
- Untersuchungen über den Harn und die Geschlechtswerkzeuge der nackten Amphibien ("Studoj pri la urino kaj seksorganoj de nudaj amfibioj") (1846)
- Die Verdauungssäfte und der Stoffwechsel ("Digestaj sukoj kaj metabolo"), (kune kun Carl Schmidt, 1852)
- Über die Textur des Rückenmarkes ("Pri la teksturo de la mjelo") (1857)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Christoph Christian Bidder (11.11.1725-1784)
- Karl Johann Bidder (1777-1824)
- Johannes Peter Müller (1801-1858)
- Alfred Wilhelm Volkmann (1801-1877) germana fiziologo kaj anatomo
- Heinrich Friedrich Bidder (1810-1894) germana kuracisto
- Claude Bernard (1813-1878)
- Carl Ernst Heinrich Schmidt (1822-1894) germana kuracisto kaj kemiisto
- Ernst von Bergmann (1836-1907) germana kirurgo
- Ludwig Stieda (1837-1918) germano-balta anatomo
- Friedrich Ernst Bidder (1839-1902) germana ginekologo
- Alfred Bidder (1844-1905) germana kuracisto
- Johannes Steudel (1901-1973) germana historiisto pri la Medicino
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Artikolo verkita surbaze de la angla Vikipedia dokumento samnoma.

